Akompana naftogaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Akompana naftogasonaftogaso estas gaso, diluita en nafto ĉe la tavolaj kondiĉoj. Ĝi estiĝas dum ekspluatado de naftokuŝejoj sekve de malaltiĝo de tavolpremo, kiam tiu iĝas malpli alta ol la nafta saturiĝopremo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Enhavo de la naftogaso en naftoj (gasfaktoro) varias de 3-5 m³/tuno en la plej supraj horizontoj ĝis 200-250 kaj pli en la plej profundaj tavoloj, se kuŝejoj bone konserviĝis. La enhavo de naftogaso dependas de tiu de nafto, en kiu ĝi diluiĝis, de kondiĉoj en kiuj ĝi formiĝis kaj troviĝas, ĉar tio difinas stabilecon de la sistemo kaj eblecon de ĝia natura malgasiĝo.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ enhavo oni klasifikas naftogasojn tiel:
— la ĉefe hidrokarbonaj (hidrokarbonoj konsistigas 95-100%);
— la hidrokarbonaj kun aldono de CO2 (kiu konsistigas 4-20%);
— la hidrokarbono-azotaj (N2 estas ĝis 50%).

Krome en naftogasoj ĉeestas vaporoj de: akvo, hidrogena sulfido kaj noblaj gasoj (heliumo, argono).

Laŭ enhavo de metano kaj ties homologoj, oni klasifikas naftogasojn tiel:
— la sekaj (CH4 pli ol 85%, C2H6 + superaj — 10-15%);
— grasaj (CH4 60-85%, C2H6 + superaj — 16-35%).

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Por difini enhavon kaj kvanton de naftogaso oni malgasigas naftospecimenojn, prenitajn je putobuŝo aŭ en tavolkondiĉoj pere de profunda specimenprenilo. Danke al parta malgasiĝo de naftoj en apudbora zono kaj levotuboj la naftogaso, prenita ĉe la putobuŝo, enhavas pli da metano kaj malpli de ĝiaj homologoj ol la gaso el profundaj specimenoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En gasrafinejoj el naftogaso oni faras gasolinon (gasa benzino), benzinita gaso (ĉefe la metana frakcio, eligita de la naftogaso) kaj hidrokarbonaj frakcioj (teknike puraj hidrokarbonoj). Ĉio ĉi estas uzata kiel fuelo kaj en la naftokemia industrio (produktado de polimeroj ktp).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • СТАРОСЕЛЬСКИЙ, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтяной газ // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 280–281. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]