Akravosta lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akravosta lamprotorno
Akravosta lamprotorno
Akravosta lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. acuticaudus'
Lamprotornis acuticaudus
(Barboza du Bocage, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Akravosta lamprotornoAkravosta brilsturno (Lamprotornis acuticaudus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ĝi povas formi superspecion kun la parenca L. chloropterus.

Temas pri tre nigreca brilsturno kun bluaj briloj ĉefe en supraj partoj kaj brusto. La vixaĝo estas nigra kaj la iriso malhela ne rimarkindas. Ankaŭ la beko kaj la kruroj estas nigrecaj. Plej elstara distingilo estas la mallarĝa kaj pinteca vosto (ne tre longa) kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie “acuticaudus” estas kunmetaĵo de du radikoj signifaj respektive “akra” kaj “vosto”.

Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Demokratia Respubliko Kongo, Namibio, Tanzanio kaj Zambio.

Oni agnoskas du subspeciojn nome:

  • acuticaudus (Bocage, 1869) - centra Angolo (suden al suda kaj centra Huíla), suda DRKongo, okcidenta kaj norda Zambio kaj sudokcidenta Tanzanio.
  • ecki (Clancey, 1980) - suda Angolo, nordorienta Namibio kaj pleja nordokcidenta Bocvano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]