Saltu al enhavo

Albin Friedrich Richard Möbusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albin Friedrich Richard Möbusz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1871 (1871-01-08)
en Dresdeno
Morto 21-an de septembro 1934 (1934-09-21) (63-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Albin Friedrich Richard Möbusz (pseŭdonimo Amo) (naskiĝis la  8-an de januaro 1871(nun 1871-01-08) en Dresdeno, mortis la 21-an de septembro 1934 (63‑jara) en Lübeck[1]) estis germana pedagogo, direktoro de reallernejo en Lubeko kaj de 1909 ĝis 1912 la vicprezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Domo kun la apartamento de Möbusz

Möbusz promociiĝis en 1897 en Lepsiko per studo "Über den Darmkanal der Anthrenus-Larve nebst Bemerkungen zur Epithelregeneration" kaj per ĝi akiris akademian gradon de "doktoro". Li publikigis plurajn pedagogiajn artikolojn kaj i.a. "Lernolibron de la kemio kaj mineralogio por mezaj kaj popolaj lernejoj" (1926). Li kunaŭtoris kolekton de studoj "La pedagogio de la nuntempo" por la klerigo de geinstruistoj (1912) kaj verkis festlibron okaze de la centjariĝo de la kleriga seminario por instruistoj en Lubeko "Hundert Jahre Lehrerbildung" (Cent jaroj de klerigado de instruistoj) (1907).

Volapuko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Möbusz iam eklernis la planlingvon Volapuko. Esperantisto li estis de 1901 (laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934). Li faris multajn propagandajn paroladojn, gvidis multajn kursojn kaj fondis grupojn en la nordgermanaj urboj Lübeck, Flensburg, Schleswig, Kiel kaj Eutin. Möbusz estis vicprezidanto de GEA de 1909 ĝis 1912, prezidanto de la iama Nordalbinga Esperanto-Ligo de 1912 ĝis 1921 kaj prezidanto de la Lubeka Esperanto-Socio de 1908.

Li estis la motoro malantaŭ la 6-a Germana Esperanto-Kongreso de 1911 en Lubeko kaj eldonis festlibron aperinta okaze de la kongreso "Das Esperanto - ein Kulturfaktor" (Esperanto - kulturfaktoro). Pliaj eldonoj de la festlibro okazis kadre de la 7-a Germana Esperanto-Kongreso de 1913 en Dancigo kaj dum la sekvaj kongresoj, almenaŭ ĝis la 8-a eldono okaze de la 17-a Germana Esperanto-Kongreso en Potsdamo je la pentekosta semajnfino 1928.[2]

Verkoj pri Esperanto (elekto)[redakti | redakti fonton]

En la germana[redakti | redakti fonton]

  • Die Welthilfsprachc Esperanto. Eld. Germana Esperanto-Servo, Berlino 1921? 16 paga broŝureto 15 X 11 cm.
  • Vollstaendiges Lehrbuch der Welthilsspache Esperanto. 4-a korektita eldono. Ĉe Otto Nemich, München - Leipzig. 130 pĝ.


Möbusz krome verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto en german-lingvaj gazetoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Demonstraciaj tabeloj

Citaĵo
 Ĝis nun parolanto, volante klarigi al la aŭskultantaro la konstruon de la lingvo Esperanto, estis devigata aŭ skribi la montrotajn ekzemplojn sur nigran tabulon aŭ uzi flugfoliojn, disdonitajn antaŭ la parolado. Ambaŭ manieroj kaŭzis malfacilaĵojn. Sur la tabulo estas spaco nur por ne tre multaj vortoj. La skribaĵo ne ĉiam estas sufiĉe legebla. La skribado antaŭ la parolado kaŭzas multe da laboro kaj tempoperdo; dum la parolado ĝi efikas same kaj krom tio malagrable malhelpas. La tabulo ofte estas ne sufiĉe videbla el ĉiuj partoj dela salono. Uzante disdonitajn flugfoliojn, la parolanto neniam certe scias, ĉu ĉiuj aŭskultantoj vidas la aluditan ekzemplon aŭ ne. La atenteco dum la legado estas dividata. Tial la aŭskultantoj ofte ne komprenas la parolanton tiel bone kiel ili komprenus lin vidante lian mienon. Tiuj ĉi malfacilaĵoj estas forigataj perla demonstraciaj tabeloj. Por propagandaj paroladoj oni pendigas la tabelojn. sur la muron; bezonante nur malmulte da tempo. La parolanto povas pendigi ilin unu post la alia; en tiu momento, kiam li volas priparoli la rilatan parton de la gramatiko. La literoj sur la tabeloj estas

grandaj kaj la skribo tiel klara, ke oni ĝin povas legi el ĉiuj partoj eĉ de grandaj ĉambroj kaj salonoj. Per bastono montrante la ekzemplojn klarigotajn sur la tabelo, la parolanto gajnas la tutan atentecon de la ĉeestantaro. Li certiĝas, ke ĉiuj tion rigardas; kion li priparolas. En propagandaj kunvenoj la parolanto per la klareco de la tabeloj facile konvinkas aŭskultantojn pri la simpleco de la deklinacio kaj konjugacio, pri la matematika reguleco de la numeraloj kaj formaj vortoj, pri la praktikeco de la afiksoj. Per la 8a tabelo li mirigas la ĉeestantojn, kiam post la antaŭaj klarigoj-ili povas traduki kaj kompreni preskaŭ la tutan tekston. Tiu tabelo pruvas samie'la facilecon pro sia internacieco, kiel ankaŭ la belsonecon de nia kara lingvo. Ankoraŭ pli diversa estas la aplikado de la tabeloj ĉe la instruado. Bedaŭrinde ne ĉiuj grupoj por la instruaj kursoj disponas pri ĉambroj en lernejoj. Ofte en la instruejo eĉ ne ekzistas nigra tabulo kaj kreto, kvankam tiuj estas tre necesaj. Nur se la kursestro ĉiam klarigas siajn vortojn per skribaj ekzemploj, li atingas tian klarecon kaj firmecon en la lingvaj elementoj, kiujn li celas. La vidado estas la fundamento de la lernado. La ofta ripetado certigas la scion. La konoj estas enigataj en la memoron des pli firme, je pli klaraj estis la demonstracioj, kaj ju pli longe ili estis montrataj. Tiun taskon bonege plenumas la tabeloj. Ilia uzo em la instruado estas jena. La instruanto priparolas iun gramatikan parton, skribante samtempe klarigantajn ekzemplojn, sur la nigran tabulon. Tiun ne havante, li tuj montras la tabelon. Alie li unue uzas la kreton kaj nur en la proksima leciono, ripetante la materion de la antaŭa, li montras la tabelon, kiu nun ĉiam pendas en la instrua ĉambro. Tiel la lernanto vidis ĉiam la skemojn kaj fiksas ilin en sian memoron senpene, se iu lernanto faras malkorektaĵojn, la instruisto montras la korektan formon sur la tabelo. De tempo al tempo li uzas la tabelojn por nelongaj ripetadoj, uzante ankaŭ aliajn ekzemplojn krom la donitaj. Pri la tabeloj mem sufiĉas malmulte diri. Ili enhavas la plej gravan parton el la gramatiko Esperanta, kiel eble plej klare ordigita :

Enhavo: 1. La literoj 2. La deklinacio de la substantivoj, adjektivoj, pronomoj. 3. La numeraloj. 4. La formaj vortoj. 5. La ĉefaj formoj de la konjugacio. 6. La verbaj formoj laŭ latina skemo. 7. La prefiksoj kaj sufiksoj: 8. Esperanta prova teksto por legado kaj tradukado. 8 tabeloj, formato 80 x105 cm. (31in. x 41 in.), tuta serio 2.50 Sm., po tabelo laŭ elekto 0.20 Sm. 
— La Brita Esperantisto - Numero 069, Septembro (1910)

Pri Das Esperanto - ein Kulturfaktor.

Citaĵo
 Bela, ducentpaga, grandformata libro, enhavanta artikolojn rilatantajn Esperanton laŭ diversaj vidpunktoj. La plej eminentaj germanaj propagandistoj kunlaboris por tiu verko kiu enhavas tiom da bonaj ideoj kaj bone pristuditaj subjektoj, tiu libro estas necesa al ĉiu germanparolanta samideano sed ankaŭ la aliaj povas trovi utilajn sciigojn en ĝi, ĉar sep el la tridek ĉapitroj estas esperante verkitaj. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)
Citaĵo
 Eldonita okaze de la 15a Germana Esperanto-kongreso en Mŭnchen (1926). — La libro enhavas serion de bonaj nacilingvaj artikoloj montrantaj la necesecon kaj taŭgecon de Esperanto en diversaj sferoj de la homa agado. 
— Belga esperantisto n144 (feb 1927)

Pri Vollstaendiges Lehrbuch der Welthilsspache Esperanto

Citaĵo
 Kompleta lernolibro por germanlingvanoj. La kurso, dividita en 14 lecionoj bonege taŭgas por klasa kaj por memlernado. 
— Belga esperantisto n133 (mar 1926)

Pri Universala Esperanto-Lernolibro

Citaĵo
 Tiu nova lernolibro, kiu estas uzebla en kiu ajn lando, ĉar ĝi ne enhavas nacilingvajn tekstojn, estas tre bone konceptita. La gramatika materialo estas tute laŭorde pritraktita kaj ilustrita per trafaj ekzemploj kaj ekzercoj. Oni eble povus bedaŭri, ke la aŭtoro opiniis necesa la instruon de la t.n. prefikso mis— , de la sufikso —end kaj de la landnomaj formoj Belgio kaj Svisio. La aranĝo de la libro, kun libera spaco por traduko de vortaretoj kaj dialogoj en la nacian lingvon de la lernanto estas tre praktika. 
— Belga esperantisto n147 (maj 1927)
Citaĵo
 Gvidilo, kiun uzos kun granda profito la profesoroj, kiuj instruas per la antaŭe citita lernolibro. 
— Belga esperantisto n147 (maj 1927)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]