Aleksej Rikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aleksej Rikov
Alexei Rykov.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1881 (1881-02-25)
en Saratov
Morto 15-an de marto 1938 (1938-03-15) (57-jara)
en Moskvo
Mortokialo pafekzekutado
Tombo Kommunarka shooting ground
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Subskribo Aleksej Rikov
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aleksej Ivanoviĉ RIKOV, literumita ankaŭ Alexei Ivanovich Rykov kaj en rusa Алексей Ива́нович Ры́ков (25a de Februaro 1881 - 15a de Marto 1938), estis rusa bolŝevika revoluciulo kaj plej elstara politikisto de Sovetunio ekzmeple kiel Ĉefministro de Rusio kaj de Sovetunio el 1924 ĝis 1929 kaj el 1924 ĝis 1930 respektive.[1] Li estis unu el la akuzitoj dum la procesoj starigitaj de Josif Stalin dum la Granda purigo.

Rikov aliĝis al la Rusia Socialdemokrata Partio en 1898, kaj post tiu disiĝis en la frakcioj de Bolŝevikoj kaj Menŝevikoj en 1903, li aliĝis al la Bolŝevikoj, kiuj estis estritaj de Vladimir Lenin. Li ludis aktivan parton en la Rusia revolucio de 1905.[1] Monatojn antaŭ la Oktobra Revolucio de 1917, li iĝis membro de la Petrograda kaj Moskva Sovetoj kaj estis elektita al la Centra Komitato de la Bolŝevika Partio en Julio–Aŭgusto samjare, dum la 6a Kongreso de la bolŝevika frakcio de la Rusia Socialdemokrata Partio, fakte la Komunista Partio de Sovetunio.[1] Rikov, modera, ofte eniris en politika konflikto kun Lenino kaj la plej radikalaj Bolŝevikoj sed montriĝis influa kiam la Oktobra Revolucio finfine renversis la Provizora Registaro de Rusio kaj tiel li servis en multj roloj en la nova registaro, starte en Oktobro–Novembro (malnovstile) kiel Popolkomisaro por Internaj Aferoj en la unua aro de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio (Sovnarkom), kiu estis prezidita de Lenin.[1]

Aleksej Rikov kaj Vladimir Lenin, 3a de Oktobro, 1922.

Dum la Rusia Enlanda Milito (1918–1923), Rikov kontrolis la plibonigon de la ekonomia politiko nomita "militkomunismo", kaj helpis kontroli la distribuadon de manĝaĵoj al la Ruĝa Armeo kaj al la Ruĝa Ŝiparmeo.

Post Lenino estis malkapabligita pro sia tria koratako en Marto 1923 Rikov, kun Lev Kamenev, estis elektita de la Sovnarkom por servi kiel Deputita Ĉefministro de Sovetunio por Lenino. Kvankam kaj Rikov kaj Kamenev estis deputitoj de Lenino, Kamenev estis la fakta Ĉefministro de Sovetunio.

Lenino mortis pro la kvara atako en Januaro 1924, kaj en Februaro, Rikov estis elektita de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio kiel Ĉefministro kaj de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj de Sovetunio, postenojn kiujn li plenumis ĝis Majo 1929 kaj Decembro 1930, respektive.[1] En Decembro 1930 li estis elpostenigita fare de la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio.[1]

El 1931 ĝis 1937, Rikov servis kiel Popolkomisaro de Komunikado de la Konsilio kiun li iam prezidentis. En Februaro 1937 dum kunsido de la Centra Komitato de la Komunista Partio, li estis arestita kun Nikolaj Buĥarin.[1] En Marto 1938, ambaŭ estis akuzitaj kaj kulpigitaj je perfido kaj ekzekutitaj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Aleksey Ivanovich Rykov biography—Archontology.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]