Alfons Mucha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alfons MUCHA)
Alfons Mucha
Persona informo
Alfons Mucha
Naskonomo Alfons Maria Mucha
Naskiĝo 24-an de julio 1860 (1860-07-24)
en Ivančice, Margraflando Moravio,  Aŭstra imperio
Morto 14-an de julio 1939 (1939-07-14) (78-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Slavín vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko VienoParizoMunkenoPrago vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-HungarioUnua respubliko de ĈeĥoslovakioDua respubliko de ĈeĥoslovakioNazia GermanioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno • Académie Julian • Académie Colarossi vd
Subskribo Alfons Mucha
Familio
Patrino Amálie Muchová vd
Edz(in)o Marie Chytilová vd
Infanoj Jiří Mucha • Jaroslava Muchová vd
Profesio
Okupo poster artist • litografisto • fotistografikisto • pentristo • poŝtmarkdesegnisto • dezajnisto • ilustristo • grafikartisto • instruisto • dizajnisto de juveloj • universitata instruisto • internodekoraciisto vd
Aktiva en VienoMunkenoParizoPragoMikulov vd
Verkado
Verkoj Slava epopeo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfons MUCHA, ĉeĥe [alfons muĥa] (mucha signifas muŝo), en Francio nomata Alphonse MUCHA [alfons miŝa], (naskiĝis la 24-an de julio 1860; mortis la 14-an de julio 1939) estis ĉeĥa pentristo, desegnisto kaj ĵurnalisto, konata kiel unu el la plej eminentaj artistoj de la Secesio-stilo.

Li naskiĝis en Ivančice en Moravio. Sukceson li akiris en Parizo, kie li famiĝis per siaj afiŝoj por la glora aktorino Sarah Bernhardt kaj aliaj (simile kiel Toulouse-Lautrec). Li estis kreinto de nova stilo kun dikaj konturoj, plata perspektivo kaj ornamaj floraj elementoj. La stilo estas france nomata art-nouveau, sed en aliaj lingvoj oni uzas terminon secesio (= apartiĝo, separiĝo). (Fine de la 20-a jarcento liaj afiŝoj fariĝis granda modo.) Al lia pariza ateliero venadis Rostand, Rodin, Gauguin, Strindberg kaj aliaj. Mucha estis konata kaj admirata en Munkeno, Vieno, Nov-Jorko, sed malmulte en Ĉeĥio.

Mucha kreis multajn pentradojn, afiŝojn, reklamojn, kaj librajn ilustraĵojn, ankaŭ desegnaĵojn por juveloj, tapiŝoj, murpapero, kaj teatraj scenejoj kiuj konatas en la stilo «art nouveau». Muchaj verkoj ofte havis belajn sanajn junajn virinojn en fluaj roboj, ofte ĉirkaŭitaj inter grandaj floroj kiuj foje faris haloojn malantaŭ la virinaj kapoj.

Tamen post ekesto de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis petita krei la unuan ĉeĥoslovakan poŝtmarkon kun motivo de Prago. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en kastelo Zbiroh (okcidenta Bohemio) A. Mucha kreis monumentan ciklon de dudek grandegaj historiaj pentraĵoj Slava epopeo, en kiu li esprimis sian patriotismon per bildigo de gravaj eventoj el la slava historio (nun en la kastelo de Moravský Krumlov).

Mucha estis framasono kaj unu el la refondintoj de ĉeĥa framasonismo post la unua mondmilito.[1] Loĝio en Prago portas la nomon Alphons Mucha.

Lia filo Jiří Mucha (1915-1991) estis eminenta verkisto.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Afiŝo el la jaro 1909 bildiganta Maude Adams-on kiel Johana de Arko-n