Allan Sandage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allan Sandage
Persona informo
NomoAllan Sandage
Dato de naskiĝo18-a de junio 1926
NaskiĝlokoIowa City (Iovao)
Dato de morto13-a de novembro 2010
MortolokoSan Gabriel (Kalifornio)
Mortokialopankreata kancero [+]
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
Edz(in)oMary Sandage [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoElliott Cresson-medalo, Gruber Prize in Cosmology, Helen B. Warner Prize for Astronomy, Henry Norris Russell Lectureship, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Medalo Eddington, Nacia Medalo de Scienco, Bruce Medal, Tomalla Foundation, Crafoord Prize in Astronomy, eksterlanda ano de la Reĝa Societo, Karl G. Jansky Lectureship [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Allan Sandage (naskiĝis la 18-an de junio 1926 en Iowa City (Iovao), mortis la 13-an de novembro 2010 en San Gabriel (Kalifornio)) estis usona astronomo.

Li estis emerita membro de la observatorioj de la Instituto Carnegie por Scienco en Pasadena[1]

Li determinis la unuan taŭge precizan mezuron de la konstanto de Hubble kaj de la aĝo de la Universo.

Karienro[redakti | redakti fonton]

Allan Sandage naskiĝis en Iowa City (Iovao) kaj ricevis diplomon en 1948 de la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign. En 1953 li ricevis sian Ph.D de la Kalifornia Instituto de Teknologio ; la germandevena astronomo Walter Baade estis lia konsilinto. Dum tiu tempo, li estis studenta helpanto de la kosmologiisto Edwin Hubble kaj daǔrigis la esploran programon de Edwin Hubble post ties morto en 1953.

En 1952, Walter Baade surprizis siajn kolegojn astronomojn, dum la IAU-kunveno de 1952 en Romo, anoncante sian determinadon de du apartaj loĝantaroj da cefeidoj en la Andromeda Galaksio, rezultante duopigo de la taksata aĝo de la Universo (de 1,8 ĝis 3,6 miliardoj da jaroj. Hubble estis proponinta la antaǔan valoron ; li konsideris nur la plej feblajn variantojn kiel normaj kandeloj. Post la deklaroj de Baade, Allan Sandage montris, ke la hipotezo laŭ kiu la plej brilaj steloj en galaksio estus proksimume de sama propra intenso, estas malprava en la kazo de H II regionoj, kiujn li trovis ne esti steloj, kaj intrinseke pli brilaj ol plej brilaj steloj en malproksimaj galaksioj. Tio kutrenis alian pligrandigon de 1,5 fojoj de la kalkulita aĝo de la Universo, al ĉirkaŭ 5,5 miliardoj da jaroj.

Laǔlonge de la 1950-aj jaroj kaj ĝis la 1980-aj, Allan Sandage estis rigardita kiel la eminenta observanta kosmologiisto, alportanta kontribuojn al ĉiuj aspektoj de la mezuroj de la kosmaj distancoj, kaj por nia Lakta Vojo kaj por kaj por kosmologie malproksimaj galaksioj.

Allan Sandage komencis labori ĉe la Observatorio de la Monto Palomar. En 1958 li publikigis unuan bonan takson de la konstanto de Hubble, reviziante la valoron trovita de Hubble, 250 km/s/Mpc, en 75 km/s/Mpc, tio, kiu estas proksima de la valoro hodiaŭ agnoskita. Pli malfrue, li fariĝis defendanto de ankoraŭ pli malgranda valoro, ĉirkaŭ 50 km/s/Mpc, kongrua kun aĝo de Hubble de ĉirkaŭ 20 miliardoj da jaroj. En tiu epoko, multaj, inter kiuj Sandage, opiniis, ke la kosmologia konstanto estus nula ; en tiu kazo, malforta konstanto de Hubble estis necesa por ke la aĝo de la Universo, (male al la aĝo de Hubble) estu almenaǔ tiel granda kiel tiu, de la plej manlnovaj objektoj, kiujn ĝi entenas, tie estas ĉirkaŭ 14 miliardoj da jaroj.

Allan Sandage faris fotometriajn studojn pri la globajn stelamasojn kaj kalkulis, ke ties aĝoj estas almenaǔ 20 miliardoj da jaroj. Tio konduki lin al pripenso, ke la universo ne nur simple ekspansius, sed ekspansius kaj kunstreĉus sur periodo de ĉirkaŭ 80 miliardoj da jaroj. La nunaj taksojn pri la aĝo de la Universo estas proksimume de 14 miliardoj da jaroj. En la kadro de siaj studoj pri la formiĝo de la galaksioj en la frua universo li kun-verkis la artikolon nun konata kie "ELS" laŭ ties aŭtoroj : Olin J. Eggen, Donald Lynden-Bell kaj Allan Sandage[2] : unua priskribo de la kolapso de pra-galaksia nubo da gaso en nia Lakta Vojo.

En sia artiko de 1961, "La Kapabo de la Teleskopo de 200 Coloj por Diskrimini Inter Selektitaj Modeloj de la Mondo",[3] li sugestis, ke la estonteco de la observa kosmologio estos esploro pri du parametroj : la konstanto de Hubble H0 kaj la parametro de malakcelo q0. Tiu artikolo influis la observan kosmologion dum almenaŭ tri jardekoj, specifiante la observajn testojn, kiuj povos esti faritaj per granda teleskopo. Li ankaŭ publikigis du atlasojn de galaksioj en 1961 kaj 1981 bazitaj sur la vico de Hubble.

En 1962, Sandage studis la eblecon por observi senpere la tempan varion de la ruĝenŝoviĝo de ekstergalaksiaj fontoj.[4] Tiu analizo fariĝis konata kiel "Testo Sandage–Loebn".[5]

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Allan Sandage malkovris erupciajn elĵetojn el la kerno de M82 (tiel nomata "Cigara Galaksio") ŝuldata al eksplodoj okazintaj 1,5 milionoj da jaroj antaŭ. Li malkovris ankaŭ la asteroidon (96155) 1973 HA la 27-a de aprilo 1973.[6]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis multenombrajn sciencajn premiojn kaj estis membro de la Reĝa Societo de Londono. La asteroido 9963 Sandage estis nomita en lia honoro[7].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Allan Sandage en la angla Vikipedio.