Amy Chua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amy Chua
Amy chua 2007.jpg
Persona informo
Naskonomo Amy Lynn Chua
Naskiĝo 26-a de oktobro 1962
en Champaign, Illinois, Usono
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usona
Edukado Universitato Harvard
Alma mater Harvard College • jura altlernejo Harvard [#]
Familio
Patro Leon O. Chua [#]
Edz(in)o Jed Rubenfeld
Infanoj 2
Profesio
Okupo Profesoro ĉe Yale Law School
Laborkampo internaciaj rilatojjurokomerca juro • ethnic relations [#]
Aktiva en New Haven [#]
Verkado
Temoj Internaciaj rilatoj, politika scienco, sociologio
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Amy Lynn CHUA [ĉuŭa] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1962 en Champaign) estas usona juristino kaj verkistino.

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

La ĉindevenaj gepatroj de Chua enmigris el la Filipinoj usonen. Kiam Chua havis 8 jarojn, ŝia familio translokiĝis al Berkeley (Kalifornio). En lernejo, ŝi estis ofte ĉikanita pro ŝia ĉina akcento. Ŝi vizitis la El Cerrito High School antaŭ ol ŝi eniris la Harvard Universitaton kaj studis ekonomikon, en 1984. Post ŝia diplomo, ŝi ankaŭ studis juron kaj ricevis sian doktorigan gradon ĉe la sama universitato. [1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Chua verkis kvin librojn: du temas pri eksteraj rilatoj, unu libro temas pri ŝia persona vivo kiel patrino kaj la du aliaj temas pri diversaj etnoj kaj enmigrantoj en Usono. [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • World On Fire: How Exporting Free Market Democracy Breeds Ethnic Hatred and Global Instability. 2002. Doubleday. (ISBN 978-0385512848)
  • Day of Empire: How Hyperpowers Rise to Global Dominance – and Why They Fall. 2009. Anchor. (ISBN 978-1400077410)
  • Battle Hymn of the Tiger Mother. 2011. Penguin Books. (ISBN 978-0143120582)
  • The Triple Package: How Three Unlikely Traits Explain the Rise and Fall of Cultural Groups in America. 2014. Penguin Books. (ISBN 978-1594205460)
  • Political Tribes: Group Instinct and the Fate of Nations. 2018. Penguin Books. (ISBN 978-0399562853)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The truth about the Tiger Mother's family (artikolo ĉe The Guardian, vizitita la 3-an de junio 2019)
  2. Political Tribes (artikolo ĉe Penguin Random House, vizitita la 3-an de junio 2019)