Le Hinglé
Le Hinglé / An Hengleuz | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Dinan okcidenta | ||
Komunumaro | komunumaro de Dinan | ||
INSEE kodo | 22082 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 907 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 269 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 24′ N, 2° 5′ U (mapo)48.392777777778-2.0783333333333Koordinatoj: 48° 24′ N, 2° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
Areo | 3,37 km² ( 337 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Le Hinglé [+] | |||
Le Hinglé (jen france, prononco [lə ɛ̃gle], bretone An Hengleuz) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 907 loĝantoj sur areo de 3,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 269 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Bobital, Brusvily kaj Trévron.
Historio
[redakti | redakti fonton]La paroĥo de Le Hinglé, enklavigita en la episkoplando de Saint-Malo apartenis al la dekanlando de Bobital, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Bartolomeo.
Granita industrio
[redakti | redakti fonton]En la 19-a kaj 20-a jarcento, la evoluo de la komunumo estis ligita al la granita ekspluatado, kiu faris ke la komunumo nomiĝis portempe Le Hinglé-les-Granits. Tiel, inter 1846 kaj 1848, la mino de La Pyrie aŭ Pillerie estis inter la deko da minoj, kiuj provizis graniton por la konstruado de la viadukto de Dinan, kvankam la distanco estis longa je 10 km. La inĝeniero konsideris ke veturilo ŝarĝita per unu kuba metro da granito ne povis fari pli ol unu vojaĝo ĉiutage, sed la kvalito de la granito tion valoris[1].
La ekspluatado kreskas ekde 1860 kaj la bezonoj por la konstruado de la fervoja linio (stacidomoj, pontoj, ktp.). Nun, nur du minoj de la Pyrie funkcias, laborigantaj tridek personojn, 45 en 1875. Ŝtonoje estis ŝarĝitaj en Dinan sur barĝoj kaj kondukitaj al la haveno de Saint-Malo [2].
La malfermo de la fervoja linio Dinan - La Brohinière en 1896 faciligas la evoluigon de la aktiveco. En 1910, estis ĉirkaŭ 350 laboristoj, cento da piemontaj italianoj aldoniĝis al la loka laboristaro[2].
« Antaŭ 1914, la Pyrie provizis poluritajn granitŝtonojn por tomboj (tio estis triono de la tiama produktado), konstruŝtonojn por konstruaĵoj kaj publikaj laboroj, kaj ankaŭ por pavimeroj » [2].
En la 20-a jarcento, la aktiveco de la mino de la Pyrie kaj de la granita baseno fluktuis laŭ la mondmilitoj kaj sociaj movadoj. Ili estis apârte gravaj, la eksterlanda laboristaro venis kun postulaj ideoj kaj kialoj: en 1920, la Pyrie suferis plurajn semajnojn da striko, denove en 1936 kaj 1938 kiam ĝi laborigis 115 personojn[2].
Sed la bezonoj kaj la kvalito de la ŝtono estas tie ; kvar entreprenoj konkuraj de la Pyrie naskiĝis : la mino Blanchard, kiu fermiĝos en 1959 ; la mino Stanislas Rolland ; la entrepreno Rioche. Jam, konsekvenco de la krizo de 1920, trideko de la plej bonaj laboristoj de la mino de la Pyrie asociiĝis kiel filio de laborista kooperativo de Louvigné-du-Désert, kaj malfermis minon en Notre-Dame Bobital[2].
La dua mondmilito, post faligo de la aktiveco, okazigis novan deiron por la bezonoj de rekonstruado de Francio. La loka granito estis uzata de la germana armeo por la starigo de Atlantika muro. La enmigrado estis denove petita en la 1960-aj jaroj, ĉifoje kun hispanoj, portugaloj kaj turkoj[2].
Vera malkresko okazis ekde 1978 pro konkurenco. La kooperativo devis fermiĝi en 1977 ; la dungitoj duone reduktiĝis en nur kelkaj jaroj. Fine, komence de la 21-a jc, se la gajnoj en produkteco ebligis la tenon de la produktadvolumeno, la efiko al la dungitaro estis multe malpli forta kiel atestas la deko da personoj kiuj laboras nun por la entrepreno Rioche kaj tiu de la Pyrie[2].
Krom la viadukto de Dinan, la granito de Le Hinglé estis uzata por apartamentaroj, la kanalo Ille-kaj-Rance, Norda Kanalo, pluraj havenoj, la arsenalo de Rennes, kazernoj de Dinan kaj Caen, ktp., sed ankaŭ por pli rimarkindaj konstruaĵoj :
- kajoj de Tamizo;
- la lumturo de Penzance;
- la reliefoj de la justica palaceto de Brest;
- justica palaceto de Lorient;
- la liceo de Quimper/Kemper;
- la usona tombejo de Saint-James en Montjoie-Saint-Martin;
- bazamento de la memormonumento al generalo De Gaulle en Colombey-les-Deux-Églises, ktp[2].
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]Blazono | france D'argent aŭ trois têtes de maure de sable tortillées d'or. esperante Arĝenta kun tri sablaj maŭrkapoj ore torditaj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Louis Chauris, Les carrières exploitées pour la construction du viaduc de Dinan (1846-1852), en la libro Le Pays de Dinan, 2002, paĝoj : 219-241
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Louis Gontran, Armel Laffiché, Le XXe siècle au Hinglé : l'épopée du granit, en la libro Le Pays de Dinan, 2000, paĝoj : 111-119
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|