André Marty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
André Marty
Marty-1921.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de novembro 1886 (1886-11-06)
en Perpinjano
Morto 23-an de novembro 1956 (1956-11-23) (70-jara)
en Tuluzo
Kaŭzo de morto pulma kancero
Ŝtataneco Francio
Profesio politikisto, ĵurnalisto
Lingvoj franca lingvo
v  d  r
Information icon.svg

André MARTY (Perpinjano, 6-a de novembro 1886 - Tuluzo, 23-a de novembro 1956) estis franca maristo, militisto kaj politikisto, estro de la Franca Komunista Partio.

Li estis sendita al la Nigra Maro partopreni en la Blanka movado de la Rusia enlanda milito, sed tie aliĝis al la insurekcioj de la Nigra Maro de la 19a de aprilo 1919, unu kies estroj li estis, kontraŭ la interveno de Francio kontraŭ la bolŝevikoj.

En 1924 li estis elektita deputito en Seine-et-Oise de la Franca Komunista Partio, kaj tio ree okazis pliajn fojojn.

Hispana Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Li ricevis komision el la Komunista Internacio por la organizado de rekrutado kaj dispono de la Internaciaj Brigadoj post la puĉo kiu rezultis en la Hispana Enlanda Milito kun oficiala posteno de Ĝenerala Inspektisto.

Li estis politika komisaro kaj konfliktema homo, laŭ liaj propraj kolegoj de la bazo de Albacete, kie troviĝis la kerno de la organizo brigadista. La estro de la Itala Komunista Partio, Palmiro Togliatti, kiu estis kun Marty unu el la organizantoj de la Brigadoj, forte kritikis lin kaj postulis ke li ne intervenu en la militaj kaj teknikaj aferoj de la Brigadoj.

Li estis kromnomita "la buĉisto de Albacete" (le boucher de Albacete; il macellaio di Albacete) pro multnombraj mortpafoj de civiluloj kaj de brigadistoj kiujn li konsideris malkuraĝaj antaŭ la malamiko (kvankam li mem neniam batalis) aŭ politike nefidindaj. En raporto al la Centra Komitato de la Franca Komunista Partio li fanfaronis ke li ordonis proksimume 500 ekzekutojn, kio egalis al 10% de la brigadistaj homperdoj dum la milito.

Poste[redakti | redakti fonton]

Dum kaj post la milito li estis ege kritikita kaj en Hispanio kaj en Francio. Li loĝis poste en Sovetunio, sed ne partoprenis en la Dua Mondmilito. En 1945 ene de la FKP estis la tria en hierarkio, post Maurice Thorez kaj Jacques Duclos. Lia sinteno kontraŭ la senstalinigo iniciatita en Sovetunio kaŭzis lian forpelon el la partio en 1953, kun Charles Tillon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gillain, Nick (1938): Le Mercenaire. Carnet de route d'un combattant rouge. París: Artheme Fayard.
  • Gurney, Jason (1974): Crusade in Spain. ISBN 978-0-571-10310-2
  • Serrano, Carlos. L'enjeu espagnol: PCF et guerre d'Espagne. 1987.
  • Dictionnaire biographique du mouvement ouvrier français.
  • Dictionnaire biographique, mouvement ouvrier, mouvement social, 2006.