André de Gouveia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andreo de Goŭveja
(1497-1548)
Fasado de la Johana Biblioteko, en la Universitato de Koimbro, kie li studis.[1]
Fasado de la Johana Biblioteko,
en la Universitato de Koimbro, kie li studis.[1]
Persona informo
Naskiĝo 1497
en Beĵa, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Morto 9-a de junio 1548
en Koimbro, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Lingvoj portugala lingvo [#]
Ŝtataneco Portugalio [#]
Alma mater Collège de Guyenne[2], Bordozo, Francio, Universitato de Parizo, Kolegio de Sankta Barbara, Parizo[3]
Familio
Gefratoj António de Gouveia [#]
Parencoj Diogo de Gouveia [#]
Profesio
Okupo pedagogo • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

André de Gouveia (1497-1548) estis portugala humanisto kaj pedagogo, fondinto de la Kolegio de la Artoj, en Koimbro, Portugalio, kaj rektoro de la Universitato de Parizo kie li anstataŭis sian onklon, Diogo de Goŭveja en la Kolegio de Sankta Barbara de Parizo kaj poste fariĝis rektoro en la Kolegio de Guienne, en Bordozo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andreo de Gouveja estis unu el la unuaj portugaloj kiuj studis en la Kolegio de Sankta Barbara, en Parizo. Tiuepoke la kolegio estis direktita de lia onklo Diogo de Gouveia. Post studi masjtrecon pri artoj dum ses jaroj li doktoriĝis en teologio kaj samtempe komencis instrui en la kolegio.

Komencinte en 1530, pro foresto de sia onklo kaŭze de diplomataj misioj, Andreo estis komisiita de Diogo de Gouveia pri la direktado de la kolegio. Kiel adepto de la plej avancitaj religiaj ideoj, Andreo de Goŭveja semis en la Kolegio de Sankta Barbara siajn humanismajn idealojn. En 1531, li indikis kiel rektoron la estontan rektoron de la Universitato de Parizo, Nicolas Cop (1501-1540). En la Kolegio de Sankta Barbara Andreo restis ĝis1534.

En 1533 li estis nomumita rektoro de la Universitato de Parizo. Unu jaron post lia nomigo kiel rektoro, li forlasis la Kolegion kaj fariĝis direktoro de la Kolegio de Guyenne. En 1537, li elektiĝis "reganta doktoro de la tuta Universitato por ĉiam publike legi la Sanktan Skribon nome de la menciita universitato". Lia restado en la Kolegio de Guyenne longis ĝis 1547.

Li reiris al Portugalio, invite de Johano la 3-a, akompanata de grupo da eksterlandaj profesoroj por direkti la Reĝa Kolegio de Artoj kaj Homsciencoj[4], en Koimbro. Tamen, li mallongtempe restis kiel rektoro de la kolegio pro tio ke li mortis en la 9-a de junio 1548.

Kiam en Francio, li tenadis kontaktojn kun la portugalaj intelektularo kaj altrangularo, tamen li estis akuzata pri luteranismo kune kun sia frato Antono de Goŭveja (1505-1566). Andreo de Goŭveja sin defendis asertante ke, kvankam li tenis kontaktojn kun Marteno Lutero, li ĉiam tenadis bonajn rilatojn kun la katolika klerikularo de Parizo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Schola Aquitanica, 1583[5]
  • De Quinque Universalibus[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Johana Biblioteko de Koimbro estis konstruita inter 1717 kaj 1728 de la reĝo Johano la 5-a.
  2. La Kolegio de Guyenn fondiĝis en Bordozo, Francio, en la jaro 1533.
  3. La Kolegio de Sankta Barbara de Parizo estis fondita en la jaro 1460.
  4. La Reĝa Kolegio de Artoj kaj Homsciencoj ekzistis en Koimbro inter 1542 kaj 1837.
  5. Génese e consolidação da ideia de Europa: vol. IV: Idade Média e Renascimento, Nair de Nazaré Castro Soares, Santiago López Moreda
  6. Études sur le Portugal au temps de l'humanisme, Marcel Bataillon