Andy Hernández
Andy Hernández | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1985 (38-jaraĝa) en Florida |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Andy HERNÁNDEZ Martínez (naskiĝis la 21-an de decembro 1985 en Florida, Camagüey, Kubo) estas kuba esperantisto.
Li eklernis Esperanton en majo de la jaro 2001 kaj ekaktivis en la movado en julio 2004. Li partoprenis diversajn E-renkontiĝojn dise en Kubo kie ofte li prelegis kaj pri diversaj temoj, kiaj la Bahaa Kredo kaj la Ido-lingvo/movado (kvankam li mem estas nek bahaano nek aliĝis al Ido-movado). Li studis terkultivadon en Politekniko sed poste li eniris en Pedagogian Universitaton kaj fariĝis studento kaj samtempe instruisto de historio en supera lernejo.
Ekde julio 2008 ĝis septembro 2018 li loĝis en Madrido, Hispanio, sed li ankaŭ loĝis duonjaron en Erevano, Armenio, kaj pli mallonge en Tuluzo, Francio, okaze de volontulado por la Esperanto-KulturCentro, kaj membris en Universala Esperanto-Asocio dum kelkaj jaroj kaj aktive tradukas artikolojn por la esperantlingva Vikipedio kiam eblas. Li interesiĝas pri diversaj aferoj: landoj, kulturoj, Armenio, mitologio, religioj, lingvoj, politiko, veganismo, instruado de Esperanto kaj ĝia diskonigo kaj disvastigo. Li kunkreis kaj administris la retejon VeganArto kaj administra la retejon La Verda Kaldrono.