Anjuana akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anjuana akcipitro
Anjuana akcipitro
Anjuana akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. f. pusillus
Accipiter francesiae pusillus
(Gurney, 1875)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Anjuana akcipitro (Accipiter francesiae pusillus), konata ankaŭ kiel Ndzuvania akcipitroJohaninsula akcipitro estas tre rara subspecio de la Francesa akcipitro (Accipiter francesiae), nome taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Tiu ĉi subspecio estas endemia de la insulo de Komoroj nome Anjuano, kaj povus esti formortinta.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ seksoj de la Anjuana akcipitro similas al masklo de la nomiga raso de Francesa akcipitro el Madagaskaro, sed estas klare pli malgranda kaj ne havas plej parton de la suba strieco. Maskloj havas enverguron de 135-149 mm kaj voston 99-188 mm longan, dum inoj estas pli grandaj, kun enverguro de 155-163 mm kaj vostolongon de 113-125 mm. Ambaŭ seksoj havas blankajn subajn partojn, grizajn suprajn partojn, malhelgrizajn flugilojn, kaj malhelan striecon en vosto.[1]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Pro ekstensiva ĉasado kaj habitatoperdo dum la 20a jarcento, tiu afrotropisa birdo iĝis tre rara fine de la 1950-aj jaroj. Nur unu individuo estis trovata en tutmonata esplorado en 1958 kaj la populacio estis tiam ĉirkaŭkalkulata inter 1 kaj 10 birdoj.[2] Alia ekspedicio en 1965 dediĉis 3 tagojn en Ndzuvanio sen trafi birdon (kvankam ne estis farata sufiĉe da peno nek la akcipitra kerna habitato estis vizitata); la aŭtoroj notis ke alia subspecio estis "ege maltimida".[3]

Kvankam komuna en la 1900-aj jaroj,[4] la Anjuana akcipitro estas probable formortinta. En la periodo ĝis 1907, oni kaptis 44 specimenojn,[4] unu el kiuj montriĝas en la Zoologia Muzeo de la Universitato de Zuriĥo, Svisio. La lasta populacio loĝis en la montaraj centraj altaj teroj, sed inter 1958 kaj 1977, ne estis farata vidaĵo.[4] Tiu subspecio estas nune "preskaŭ aŭ entute formortinta".[1]

Aliaj subspecioj de la Francesa akcipitro en aliaj insuloj de Komoroj ne suferis samajn perdojn.[5] Unu ebla kaŭzo estas la senarbarigo kaŭzata de homa troloĝado; A. f. griveaudii ĵus malpliiĝis en Granda Komoro,[4][5] koincide kun grava pliiĝo de homa populacio, dum A. f. brutus estas ankoraŭ komuna en Majoto kie restas etendaj arbaroj de malaltaj teroj,[5] kaj homa loĝdenso estas ĉirkaŭ 75 % de tiu de Ndzuvanio.

Unu individuo estas vidata en la BBC serio "Unknown Africa Episode 1: The Comoros" kiam la filmistaro estis en restaĵo de pluvarbara ero en Anjuano fare de la direktoro de Action Comores serĉe de la Livingstona flugovulpo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 James Ferguson-Lees & David A. Christie. (2001) Raptors of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0618127623.
  2. Constantine Walter Benson (1960). “The birds of the Comoro Islands: results of the British Ornithologists' Union centenary expedition”, Ibis 103, p. 5–106. doi:10.1111/j.1474-919X.1960.tb03677.x. 
  3. A. D. Forbes-Watson (1969). “Notes on the birds observed in the Comoros on behalf of the Smithsonian Institution”, Atoll Research Bulletin (PDF) 128, p. 1–23. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Warren B. King. (1978–1979) Red Data Book 2: Aves, 2‑a eldono, Morges, Switzerland: IUCN.
  5. 5,0 5,1 5,2 Alan C. Kemp. (1994) “104. Frances's Sparrowhawk”, Josep del Hoyo, Andrew Elliott & Jordi Sargatal: Handbook of the Birds of the World, Volume 2: New World Vultures to Guineafowl. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-15-6.