Antonius Margaritha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antonius Margaritha
(1492-1542)
Konvertiĝinta judo kaj hebreisto.
Konvertiĝinta judo kaj hebreisto.
Persona informo
Naskiĝo 1492
en Regensburgo, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 1542
en Vieno, Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Religio luteranismo [#]
Alma mater Universitato de Vieno
Profesio
Profesio aŭtoroverkisto [#]
TTT
Retejo http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=185&letter=M [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Antonius Margaritha (1492-1542) estis judo konvertiĝinta al la kristanismo, kaj dank'al sia verko ""La tuta juda fido"", kiun Lutero legis, en 1539, la reformisto akiris ĉiujn siajn konceptojn pri judismo[1]. Jacob Margolioth, patro de Margaritha, estis rabeno en Ratisbono. Antono konvertiĝis en 1522, kaj estis baptita en Wasserburg, kaj pli malfrue fariĝis luterano. Li estis arestita kaj poste estis forpelita el Aŭgsburgo, surbaze de la plendoj faritaj de la juda komunumo kaj kun la apogo de Karlo la 5-a (1500-1558). Margaritha estis profesoro pri la hebrea en Aŭgsburgo, Meissen, Zell kaj Lepsiko kaj elde 1537 ĝis sia morto en la Universitato de Vieno. Li publikigis la Psalmojn kaj La Evangelio laŭ Sankta Mateo 1:1 ĝis 3:6, en la hebrea, en Lepsiko, en 1533.

Li faris publikan debaton kun Josel of Rosheim (1480-1554) antaŭ Karlo la 5-a kaj ties kortego en Aŭgsburgo. La disputo finis kun decida viktorio favore al Josel, kiu estis guberniestro de ĉiuj judojn en Germanio, kaj rezultis en la forpelo de Margaritha de la regno. Malgraŭ tiu leĝa decido, lia verko estis represita plurfoje kaj citiĝis de kontraŭ-semituloj dum la jarcentoj. Marteno Lutero (1483-1546) legis la verkon, en 1539, antaŭ ol publikigi sian traktaĵon Pri la judoj kaj liaj mensogoj[2], en 1543. La libro de Margaritha estis represitan en 1705 e menciita en la Synagoga Judaica de Johannes Buxtorf (1564-1629).

Selektita verko[redakti | redakti fonton]

  • Der gantz judisch Glaub, (La tuta juda fido) 1531

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Journal of Theology
  2. Germane: Von den Juden und ihren Lügen.