Aptenodito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aptenodytes)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Grandaj pingvenoj
Imperiestraj pingvenoj
Imperiestraj pingvenoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Aptenodytes

Aptenodytes patagonicus
Aptenodytes forsteri
Aptenodytes ridgeni (fosilio)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Aptenoditoj (Aptenodytes)Grandaj pingvenoj estas genro de pingvenoj kiu enhavas du nune vivantajn speciojn, nome la plej grandaj pingvenoj, kio pravigas la alternativan komunan nomon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭantarkta distribuado de la Grandaj pingvenoj

La Reĝa pingveno estis unuafoje priskribita en 1778 de la angla ilustraciisto John Frederick Miller.

La Imperiestra pingveno estis unuafoje priskribita en 1844 de la angla zoologo George Robert Gray, kiu kreis ties genran nomon el la vorteroj de la Antikva greka ἀ-πτηνο-δύτης [a-ptēno-dytēs], "sen-flugilaj-plonĝantoj". Ties specifa nomo estas honora al la germana naturalisto Johann Reinhold Forster, kiu akompanis la kapitanon James Cook en lia dua pacifikoceana ŝipveturado kaj oficiale nomigis kvin aliajn pingvenajn speciojn.[1] Forster eble estis la unua persono kiu vidis tiujn pingvenojn en 1773-74; li registris vidaĵon de kio estis supozata A. patagonicus sed, pro la loko, eble estis A. forsteri.[2]

Kun la similkolora sed pli malgranda Reĝa pingveno (A. patagonicus), la Imperiestra pingveno estas unu el du vivantaj specioj de la genro Aptenodytes. Pruvaro el fosilioj de tria specio —Ridgena pingveno (A. ridgeni) — estis trovitaj en fosiliejoj el fina Plioceno, de antaŭ ĉirkaŭ tri milionoj da jaroj, en Novzelando.[3] Studoj de pingvenaj kutimaro kaj genetiko proponis, ke la genro Aptenodytes estas baza; alivorte, ĝi disiĝis el branĉo kiu kondukas al ĉiuj aliaj vivantaj pingvenaj specioj.[4] Pruvaro per mitokondria kaj ĉelnuklea DNA sugestas, ke tiu disigo okazis antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj.[5]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Priskriboj[redakti | redakti fonton]

Temas pri du monotipaj nune vivantaj specioj:[6]

Aptenodytes
Komuna kaj dunoma nomoj[6] Bildoj Priskribo Teritorio
Imperiestra pingveno
(Aptenodytes forsteri)
Emperor Penguin Manchot empereur.jpg
122 cm alta, peza 22–37 kg, plenkreskulo havas tre nigrajn dorson, kapon, mentonon, gorĝon, dorsan parton de naĝiloj, kaj voston. La subaj partoj de flugiloj kaj ventro estas blankaj, kio iĝas palflava en supra brusto, orelareaj amuloj estas brilflavaj. La supra makzelo estas nigra, kaj la suba makzelo povas esti rozkolora, oranĝa aŭ viola. Maskloj kaj inoj estas similaj laŭ grando kaj koloro. Ĉirkaŭpolusa distribuado en Antarkto inter 66° kaj 77° S. Ĝi preskaŭ ĉiam reproduktiĝas sur stabila glaciejo ĉe la marbordoj kaj ĝis 18 km fore.[7]
Reĝa pingveno
(Aptenodytes patagonicus)
Penguins Edinburgh Zoo 2004 SMC.jpg
90 cm alta, peza 11 al 16 kg. La supraj partoj estas stalece blugrizaj, malhele al nigra en kapo, la ventro estas blanka nuance al oranĝa en supra brusto kun briloranĝaj orelmakuloj. La nigra beko estas longa kaj svelta, kaj kurva suben. La suba makzelo havas rimarkindan rozkoloran aŭ oranĝkoloran makzelan platon Reproduktiĝas en ĉeantarktaj insuloj inter 45° kaj 55° S ĉe la nordaj bordoj de Antarkto, same kiel ĉe Fuegio, la Falklandoj, kaj alaij moderklimataj insuloj de la regiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . King penguin: The Forsters, King and Emperor. Explore/Highlights. Trustees of the British Museum. Alirita 28a Julio 2013.
  2. Wienecke, B. (2009). "The history of the discovery of emperor penguin colonies, 1902–2004". Polar Record 46 (3): 271. doi:10.1017/S0032247409990283. Williams, (The Penguins) p. 13
  3. Williams, (The Penguins) p. 13
  4. Jouventin P (1982). “Visual and vocal signals in penguins, their evolution and adaptive characters”, Adv. Ethol. 24, p. 1–149. 
  5. Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). “Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling”, Proc Biol Sci. 273 (1582), p. 11–17. doi:10.1098/rspb.2005.3260. 
  6. 6,0 6,1 Zoological Nomenclature Resource: Ciconiiformes (Version 9.004). www.zoonomen.net (2008-07-05).
  7. University of Michigan Museum of ZoologyAptenodytes forsteri. Arkivita el la originalo je 23a Decembro 2007. Alirita 2008-01-01.