Arbaro de Orleano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Orléans-arbaro estas parte ŝtata arbaro (70 % de ĝia surfacareo) kaj franca natura regiono situanta en la departemento Loiret en la regiono Centre-Val de Loire .

Ĝi estas la plej vasta arbaro ŝtata de metropola Francio.

Tiu arbaro ankaŭ nomiĝis arbaro de Les Loges[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La arbaro de Orléans estas posedaĵo de la franca reĝo ekde la fino de la 10a jarcento.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Fine de la 16a jarcento, la areo de la arbaro posedata de la reĝo de Francio estis nur 39 000 hektaroj, pro kulturebligoj kaj donoj al la klerikaro.

En 1543, oficialaj leteroj de la reĝo de Francio François 1a anoncas la intencon tranĉi la arbetarojn dudekjarajn kaj diras « ĉar la arbegaro estas tro malnova, seka kaj putrinta, volas redukti ĝin al cent jaroj »[2].

En la 17a jarcento, la arbaro estis vendata al la Duko de Orléans. Plinguet estis lernanto de la supera lernejo de pontoj kaj ŝoseoj, ĉef-inĝeniero de la duko de Orléans. Li reformis la dispozicion de la arbaro de Orléans.[2] Surbaze de arkivo, li konsideras ke tiu arbaro perdis 15 000  hektaroj inter 1671 al 1721, sekve de « uzurpo de la vakuoj », tio estas la okupo far la riverbordanoj de vakuoj « kie la neglektado lasis kreski la eriko anstataŭ la arbetaro » kaj pro tro oftaj ŝanĝoj en la strategioj de dispozicioj de la arbaro.[2]

Kvankam li observis la arbaron iom al la maniero de la fitosociologoj de hodiaŭ, konsiderante ke tio kio kreskas spontane sub la arbaro informas pri la stato de la grundo kaj de la medio, Piguet tamen mem kontribuis al troekspluato de la medio, mallongigante intervalojn inter arbotranĉoj (pliigante - provizore - la enspezon de la tiuj arbareroj). Ekde 1789, la franca Revolucio finigas lian laboron.[2]

Tre difektita fine de la 18a jarcento, la arbaro estis klasita kiel ŝtata posedaĵo en 1848, kaj la servoj de la Nacia Arbara Oficejo zorgis pri rearbarigo de ĝi ekde la komenco de la 19a jarcento

La parto apud Lorris gastigis la francajn rezistantojn dum la Dua Mondmilito. la 14a de aŭgusto 1944 , 49 rezistantoj estis mortigitaj en la makiso de Lorris, ĉe la vojkruciĝo de Orléans .

La Orléans-arbaro havas areon de proksimume 50 000 hektaroj disigitaj super 35 municipoj, inkluzive de 35 000 hektaroj da ŝtata arbaro, igante ĝin la plej granda ŝtata arbaro en metropolitena Francio . La arbaro estas ĉirkaŭita de la naturaj regionoj de Beauce en la nordo, Gâtinais en la oriento kaj Val de Loire en la sudo. ; ĝi etendiĝas norden de la Luaro super vasta cirklo-arko ĉirkaŭ 60 km longa, de Orléans ĝis Gien, kaj de 5 ĝis 20 km larĝa.

Ĝi inkludas tri grandajn partojn ligitajn kune per privata arbaro : oriente, la parto Lorris, ĉirkaŭ 14 400 ha (Nordoriente, oriente kaj sudoriente de Sully-sur-Loire ) ; en la centro, la parto Ingrannes, proksimume 13 600 ha (ĉirkaŭ Ingrannes kaj Sully-la-Chapelle ), fine, okcidente, la Orléans - parto, ĉirkaŭ 6 600 ha (tuj norde de la kunurbejo de Orleano).

La padoj de granda migro (GR) GR 3 kaj GR 32 trairas la arbaron de Orléans.

La arbaro de Orléans en Saran

Reliefo kaj humido[redakti | redakti fonton]

Lageto de la Retrève, Cercottes.

La arbaro estas tre ebena ĉar ĝia altitudo maksimuma estas je 177 metroj en la ekstrema Sud-oriento (rando de la parto de Lorris sur la vojo de la Brasikoj - municipo de Les Choux) kaj la plej malalta punkto estas je 107 metroj apud la arbara domo de Gué Girault en la parto de Ingrannes, do diferenco de nivelo de 70 metroj sur 50 000 hektaroj.

Tiu ebeneco, kaj la akvoimuneco de la subgrundo, konstituas obstaklon al la natura fluo de pluvakvo kaj kaŭzas la humidon de la tereno kaj la abundo de lagetoj, de la fontanoj kaj de la marĉoj nomitaj loke marchais (marchais aux prêtres, marchais de la vallée, marchais clair, marchais aux cannes, marchais mignon, ktp.).

Tamen, gravaj laboroj de salubrigo estis faritaj ekde la komenco de la 19a  jarcento, kaj, nuntempe, la prizorgado de pli ol 5 000  km da fosaĵoj kontribuas al valorigo de la arbaro.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La subgrundo de la arbaro de Orléans estas konstituita de sabloj kaj argiloj de la terciara erao en supermetitaj tavoloj. La geologoj distingas tie du formaciojn : la kalkargiloj kaj argiloj de la Orléanais en la okcidento kaj la sabloj kaj argiloj de Sologne oriente.

La kompakta argilo kontraŭante penetradon de la radikoj, la riĉeco de la grundo estas kondiĉita de la dikeco de la vegetaĵa tero kaj de la sablo de surfaco. Tiu dikeco estas tre varia : foje tre maldika, norde de Orléans aŭ en la regiono de Trainou, ĝi povas atingi escepte plurajn metrojn en la parto de Lorris.

Norde de skema linio Cercottes-Loury-Chambon, la kalkoŝtono de Beauce foje videblas sub formo de sufiĉe riĉaj sed kompaktaj kalkargiloj. Sude de tiu linio, la kalkoŝtono mankas kaj la grundo estas ĝenerale malriĉa kaj tre acida, ofte pli taŭga por koniferoj ol por foliarboj.

Flaŭro kaj faŭno[3][redakti | redakti fonton]

La fiŝaglo, ree en arbaro de Orléans ekde 1984

La arbaro de Orléans estas miksita. Inter foliarboj, la tigfrukta kverko superregas reprezentante pli ol la duonon de la arboj de la arbaro. La koniferoj estas precipe arbaraj pinoj, kiu kovras proksimume trionon de la arbaro. Krom tiuj du specoj, oni povas same trovi betulojn, karpenoj, fagoj, avelujoj, nigraj pinoj de Korsiko, sovaĝaj pomarboj, tilioj.

Pluraj specoj de birdoj nestiĝas en la arbaro de Orléans : fiŝaglo (ree ekde 1984), botaglo, serpentaglo, vespobuteo, blua cirkuo, kaprimulgo de Eŭropo, nigra pego, griza pego, arbalaŭdo kaj purpura silvio.[4] Aliaj, granda egretardeogruo, estas nur en etapo dum ilia migrado.

Multnombraj aliaj bestaj specoj ĉeestas : cervo, kapreolo, leporo, fazano, sciuro, apro, kaj rufa rano.

Klasigo[redakti | redakti fonton]

La regiona naturrezervejo de la Grandaj Erikoj kreiĝis en 1979 sur la teritorio de la municipo Ingrannes. Ĝi kovras proksimume 25 ha .

En februaro 2004, 32 177 hektaroj de la arbaro de Orléans estis klasigitaj "Natura 2000" en areo de speciala protekto (ZPS). Ĝi inkludas la partoj de Lorris kaj de Ingrannes, ĝi estas grava zono por la konservado de la birdoj kaj protektas notinde la fiŝaglo, la botaglo, la mezgranda buntpego kaj la kaprimulgo de Eŭropo kiuj faras nestojn tie.

Natura zono de ekologia intereso, besta kaj flora (ZNIEFF) de 28 ha  estis difinita en 2010 en Lorris, la areo de pandionedo de la kruciĝo de Joinville. Ĝi estas precipe plantita per koniferoj kaj havas ornitologian intereson pro la ĉeesto de pandionedo, de kaprimulgo, de skolopo de la arbaroj kaj de alaŭdfalko. Pretere, 36 086 ha de la arbaro norde de Loire estas klasigitaj en ZNIEFF[5], kun 37 koncernaj municipoj kaj la lageto de Courcambon, la lageto de Molandon kaj la lageto kaj valeto de Ravoir.[6]

Ankaŭ pli ol tridek parceloj (sume 2 251 hektaroj) , en la arbaro de Orléans aŭ en periferio, klasigitaj ekde 2013 kiel lokoj de komunuma intereso (SIC) pro iliaj malsekaj zonoj (lagetoj, torfejoj, marĉoj), ilia flora riĉeco (briofitoj, likenoj kaj fungoj) kaj besta ĉefe por la birdaro (rabobirdoj kaj ankaŭ kiropteroj, amfibioj kaj insektoj).

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • La muzeo de la oficoj kaj de la legendoj de la arbaro de Orléans en Loury ;
  • La muzeo de la Rezisto kaj de la Deportado en Lorris.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • La arboreto de la Grandaj Erikoj en Ingrannes[7] ;
  • La arbara domo en Ouzouer-sur-Loire ;
  • la Tri fratoj - vojo de Romeux (parto de Lorris)
    La observatorio de le Ravoir inter Les Bordes kaj Ouzouer-sur-Loire[8] ;
  • La observatorio de la caillettes en Nibelle[9] ;
  • Ekde 1935, la observatorio de mezuro de la tera magneta kampo de la Instituto de fiziko de la globo de Parizo estas meze de la arbaro de Orléans, sur la municipo de Chambon-la-forêt, kie malmultas la magnetaj perturboj, kaj tio estas aparte utila al la scienculoj[10] ;
  • La vestiĝoj de la viadukto de la aerotrajno trairas ĉiam la arbaron de Orléans en municipo Saran ;
  • La bazo de liberaj okupoj de la lageto de la Vallée en Combreux ;
  • Gravaj arboj, ĉefe en la orienta sektoro de la parto Lorris : la Dika Kverko, la Kverko de la Alteco de la turko, la 3 Fratoj, la Kverko Parizo, la sekvojoj de la kruciĝo de la Rezisto.
Monumento de la kruciĝo de la Rezisto

Militaj aferoj[redakti | redakti fonton]

  • Memoriga steleo estas instalita inter Traînou kaj Sully-ŝin-Kapelo, en la honoro de la flugŝipanaro de la bombaviadilo Consolidated B-24 Liberator falinta en 1944 ;
  • Milita kampo kaj pafkampo estasen la okcidenta parto de la arbaro inter la municipoj Cercottes kaj Chanteau.
  • La monumento dediĉita al la rezistantoj de la makiso de Lorris ĉe la kruciĝo de la Rezisto.

Religiaj aferoj[redakti | redakti fonton]

  • La kongregacio de la benediktaninoj de Dipatrino de Kalvario estas instalita en la monaĥejo Dipatrino de Bouzy-ĉe-Arbaro ekde 1999[11].
  • La vestiĝoj de la abatejo de la Cour-Dieu enIngrannes.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “{{{Titolo}}}”. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Jolyet 1868, p. ?
  3. La flore et la faune de la forêt d'Orléans sur le site de Natura 2000 Arkivigite je 2008-12-06 per la retarkivo Wayback Machine. Rubrique : description. Consultation : décembre 2008.
  4. À la rencontre du balbuzard pêcheur. Site du conseil général du Loiret d'après le magazine Reflets du Loiret n°57 d'avril 2001. Consultation : décembre 2008.
  5. Fiche ZNIEFF du massif forestier d'Orléans[rompita ligilo].
  6. Carte interactive de la ZNIEFF de l'étang de Courcambon Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (22 juillet 2015)..
  8. Où voir le balbuzard en France ? Arkivigite je 2013-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, sur le site rapaces.lpo.fr., avec coordonnées de contact pour l'observatoire du Ravoir.
  9. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (18 juillet 2017)..
  10. L'observatoire magnétique national sur le site de l'institut de physique du globe de Paris et Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (27 décembre 2000).[rompita ligilo].
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-13. Alirita 2023-02-09.

Retaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Catégorie:Catégorie Commons avec lien local identique sur Wikidata

{{Projektoj}} [[Kategorio:Orléans]]