Ariane Mnouchkine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariane Mnouchkine
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1939 (1939-03-03) (85-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater L'École Internationale de Théâtre Jacques Lecoq • St Clare's, Oxford
Familio
Patro Alexandre Mnouchkine
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristoteatra reĝisorotradukisto
TTT
Retejo https://www.theatre-du-soleil.fr/fr/
vdr

Ariane MNOUCHKINE ([aʁjan nuʃkin] aŭ [aRJAN nuŝKIN]; 3a de Marto 1939) estas franca teatra reĝisoro.[1] Ŝi fondis en Parizo la avangardan teatrensemblon Théâtre du Soleil en 1964.[2] Ŝi verkis kaj reĝisoris 1789 (1974) kaj Molière (1978), kaj reĝisoris La Nuit Miraculeuse (1989).[3] Ŝi tenis katedron de Arta Kreado en la Collège de France,[4] Honoran Gradigo en Spektaklaj Artoj el la Universitato Roma Tre, ricevita en 2005[5] kaj Honoran Doktorigon pri Beletroj el la Oksforda Universitato, ricevita la 18an de Junio 2008.[6]

Ŝi ekinteresiĝis pri teatro kiam trafis universitatan teatrotrupon en Oksfordo, kie ŝi studis anglan. Reveninta al Francio, pro la granda pasio por la mondo de teatrom ŝi kreis sian propran asocion, nome la Association théâtrale des étudiants de Paris (ATEP) de la Universitato Sorbono. En 1964, kun aliaj membroj de la asocio kiel Philippe Léotard kaj Jean-Claude Penchenat, Ariane Mnouchkine kreis la kompanion Théâtre du Soleil, kiu faris ŝin fama kaj tutmonde konata. Poste, en 1970, la kompanio setliĝis en La Cartoucherie de Vincennes, ejo dediĉita al la kreado teatra kaj koregrafia proksime de Parizo.

Mnouchkine disvolvigis siajn proprajn verkojn, kiel la politik-enhava 1789, same kiel nombraj klasikaj tekstoj kiel la teatraĵoj de Molière nome Don JuanTartuffe.[7] Inter 1981 kaj 1984, ŝi tradukis kaj reĝisoris serionn de teatraĵoj de William Shakespeare: nome Rikardo la 2-a, Twelfth Night, kaj Henriko la 4-a (Unua Parto).[2] Kvankam ŝi muntis la spektaklojn unu post alia, kiam ŝi finis Henriko la 4-a, ŝi turneis la tri verkojn kune kiel ciklo de verkoj. Simile, ŝi muntis Ifigenia de Eŭripido kaj la Oresteia (Agamemno, Ĥoeforoj, kaj La Eumenides) de Esĥilo inter 1990-92.[8]

Kvankam ŝi ĉefe estis teatra reĝisoro, ŝi partoprenis ankaŭ en kelkaj filmoj. Ŝi kunhavis nomumon al Oskar-premio pro Plej Bonkvalita Scenaro pro L'Homme de Rio (1964).[9] Ŝia filmo 1789 (filmita el viva produktado), kiu temas pri la Franca Revolucio, havigis al ŝi internacian famon en 1974.[10] En 1978, ŝi verkis kaj reĝisoris Molière, nome biografio de la fama franca dramaturgo, kiu havigis al li nomumon al Palme d'Or en la Festivalo de Cannes.[11][12] Ŝi kunlaboris kun Hélène Cixous en nombraj projektoj kiel La Nuit miraculeuse kaj Tambours sur la digue, du portelevidaj filmoj en 1989 kaj 2003 respektive.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kiernander, Adrian Ariane Mnouchkine (1993) ISBN 0-521-36139-7
  • Miller, Judith "Ariane Mnouchkine".
  • Thompson, Juli Ariane Mnouchkine (1986) {Doktoriga Disertacio, UW}
  • Williams, David Collaborative Theatre: The Théâtre du Soleil Sourcebook (1999)