Armena simbolo de eterneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monaĥejo Makaravank, proksime de Aĉaĝur (10a jc.)

La armena simbolo de eternecoArevaĥaĉ ("Sun-Kruco"), armene հավերժության նշան (haverĵutjan nŝan) estas antikva armena nacia simbolo ligita al la nacia identeco de la armena popolo. Ĝi estas unu el la plej oftaj simboloj en armena arkitekturo, ĉizita sur ĥaĉkaroj kaj sur la muroj de preĝejoj.

Evoluo kaj uzado[redakti | redakti fonton]

En mezepoka armena kulturo, la simbolo de eterneco simbolis la koncepton de eterna, ĉiela vivo [1]. Ekde la 5-a jarcento, ĝi aperis sur armena stelaro, poste fariĝante parto de ĥaĉkara simbolismo. Ĉirkaŭ la 8-a jarcento la uzo de la armena simbolo de eterneco fariĝis jam delonge establita nacia ikonografia praktiko kaj ĝi konservas sian signifon ĝis modernaj tempoj. Krom esti unu el la ĉefaj elementoj de la krucoŝtonoj, ĝi povas esti trovita sur preĝejaj muroj, tomboŝtonoj kaj aliaj arkitekturaj monumentoj. Rimarkindaj preĝejoj kun la simbolo de eterneco inkluzivas la preĝejon Maŝtoc Hajrapet de Garni, Horomajr, Nova Varagavank, monaĥejo Cicernavank. Simila simbolo aperas en la reliefoj de la Granda Moskeo kaj Hospitalo Divriği, kaj verŝajne pruntepreniĝas de pli fruaj armenaj preĝejoj en la areo. Ĝi ankaŭ troveblas sur armenaj manuskriptoj.

La simbolo de eterneco estas uzata sur la logotipoj de registaraj agentejoj kaj sur datrevenaj moneroj, same kiel armenaj registaraj agentejoj kaj neregistaraj organizaĵoj kaj institucioj en Armenio kaj la armena diasporo.

La simbolo estas uzata ankaŭ de armenaj novpaganaj organizoj kaj iliaj sekvantoj. Ĝi estas nomata de ili "Arevaĥaĉ" ("sunkruco").

Galerio[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BAUER-MANNDORFF, Elisabeth. (1981) Armenia: Past and Present. Reich Verlag, p. 89. “La rondo, kiel linio revenanta al si, reprezentis perfektecon. Ne havante nek komencon, nek finon, ĝi estis la simbolo de eterneco. La arkitektoj esprimis la koncepton de ĉiama, ĉiela vivo en la kono de la ĉeesto kaj efiko de la dia potenco laŭ sfero.”.