Arnold Janssen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Arnold Janssen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1837 (1837-11-05)
en Goch
Morto 15-an de januaro 1909 (1909-01-15) (71-jaraĝa)
en Steyl
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Memorigilo Arnold Janssen
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Laborkampo judojkatolikismo vd
Aktiva en Bocholt vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arnold Janssen, fondinto de la misia ordeno Societas Verbi Divini.

Arnold JANSSEN (naskiĝinta en la 5-a de novembro 1837 en Goch, mortinta la 15-an de januaro 1909 en Venlo-Steyl) estis germana pastoro kaj fondinto de la misiada ordeno Societo de la Dia vorto. Li estas sanktulo de la Katolika Eklezio (memortago: la 15-a de januaro).

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de farmisto kaj ekspedisto studis post la abiturienta ekzameno matematikon kaj natursciencojn en Münster kaj Bonn (1855-59) kaj teologion en Münster (1859-61; sacerdotiĝo en 1961). De 1861-73 li estis instruisto kaj vicestro ĉe la Supera burĝa lernejo de Bocholt kaj ekde 1869 ankaŭ direktoro de la Preĝa apostolado de la diocezo de Münster. En la servo de tiu ĉi apostolado li verkis de 1866-84 serion da religiaj verketoj, kiuj disvastiĝis multloke.

Koncentriĝo pri animzorgado[redakti | redakti fonton]

Por dediĉi sin tute al la interesoj de la Eklezio en la propra lando (apostoladoj preĝa, gazetara, porlaikula; reunuiĝo konfesia) kaj eksterlande (misio inter nekristanoj, animzorgado de la elmigrintoj) li demisiis en 1873 kiel instruisto. Por antaŭenpuŝi la menciitajn celojn li fondis en 1874 la gazeton Kleiner Herz-Jesu-Bote En 1875 li fondis en Steyl en Nederlando - pro la Kulturbatalo tiutempe ne eblis fari tian fondon en Germanlando - la Seminarion Sankta Mikaelo por eksterlandaj misiadoj. Ĝi iĝis la elirpunkto de al unua germana (kaj baldaŭ internacia) pormisiista societo kiu nomitis Societo de la Dia vorto - Societas Verbi Divini (mallongigo: SVD). Janssen fariĝis en 1885 ties superulo ĝismorte.

Celoj de la ordeno[redakti | redakti fonton]

La celo de la ordeno estu kaj la propagando de la kristana kredo inter nekristanoj kaj la konservo de la fideleco je katolikismo inter la elmigrintaj germanoj, italoj, poloj en Latin-Ameriko.

Permeso papa faritis en 1901 kaj aprobo de la konstitucioj en 1905 (nedaŭren) kaj 1910 (daŭren). En Steyl Janssen instalis jam en 1876 propran presejon, per kio li donis sekuran financan fundamenton al sia ordeno subtenante samtempe la katolikan popolan literaturon en Germanujo (monata gazeto Stadt Gottes). Li fondis en 1888 kolegion en Romo por superaj studoj, en 1889 la instituton Sankta Gabrielo (filozofio, teologio) en Mödling proksime de Vieno, krome la misiajn gimnaziojn Sankta Kruco en Nysa (1892), unu en Sankt Wendel, la gimnazion Sankta Ruperto en Bischofshofen (1904) kaj la lernejon Sankta Mario en Northbrook-Techny Ilinojso (1909).

Kun la samaj celoj estis fondita en 1889 en Steyl virina branĉo, la Fratinoj Servantinoj de la Sankta Spirito (latine: Congregatio Servarum Spiritus Sancti, mallongigo: SSpS). Ĝi havis ekde 1896 du sekciojn: la misiistinojn kaj la klaŭzurajn fratinojn.

Siajn kunlaborantojn Janssen sendis ĉefe al la sekvaj misiotaj landoj: Suda Cindao en Ĉinio (1882), Togolando (1892), Imperiestro-Vilhelmo-Lando (nordoriento de Nov-Gvineo; en 1896), krome la gubernion Akita en Japanio (1905) kaj la provincon Abrao sur la Filipinoj. Multaj patroj, fratoj kaj fratinoj senditis en Argentinon (ekde 1889), Brazilon (ekde 1895), Ĉilion [ekde 1900) kaj Usonon (ekde 1895).

Ĉe la morto de Janssen en 1909 la de li fonditaj ordenoj havis 420 pastrojn, pli ol 700 fratojn, 460 fratinojn misiistajn kaj 35 enklaŭzure vivantajn virinojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]