Arnold J. Toynbee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnold Toynbee)
Arnold J. Toynbee
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1889 (1889-04-14)
en Londono
Morto 22-an de oktobro 1975 (1975-10-22) (86-jaraĝa)
en Jorko
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio WinchesterBalliol College vd
Subskribo Arnold J. Toynbee
Familio
Patro Harry Valpy Toynbee vd
Patrino Sarah Edith Marshall vd
Gefratoj Jocelyn Toynbee vd
Edz(in)o Veronica Boulter Toynbee • Rosalind Murray vd
Infanoj Philip Toynbee • Lawrence Toynbee • Antony Harry Robert Toynbee vd
Parencoj Arnold Toynbee vd
Profesio
Okupo historiisto • universitata instruisto • diplomatofilozofo vd
Laborkampo filozofio de historio vd
Verkado
Verkoj Studo de Historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arnold J. TOYNBEE [arnald tojnbi] (14-a de aprilo 188922-a de oktobro 1975) estis brita historiisto kiu verkis la libron A Study of History (1934-61) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de la greka lingvo kaj greka historio ĉe la Universitato de Londono (1919-55). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nek marksisme kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la leviĝo kaj falo de civilizoj.

En lia historio, Toynbee klarigas la leviĝon kaj falon de 21 civilizoj tra la mondon kaj historion:

El tiuj, sep civilizoj ankoraŭ vivas: la ortodoksa, rusa, okcidenta, islama, hinda, orientazia kaj la japana.

Laŭ Toynbee, la sorto de civilizo ne estas ĝenerala afero de teknologio, ekonomio aŭ demografio, kiel ni nun kutime pensas, sed specifa afero politika kaj morala de la elito kaj kiel ĝi frontas al krizoj (ekzemple, invadantoj). Kiam la elito estas kreiva kaj agema kaj tenas la fidon de la popolo, la civilizo prosperas, sed kiam la elito estas subpremanta kaj diboĉa, la civilizo sekve falas (aŭ fariĝas vivanta fosilio). Universala imperio estas signo de la fina etapo de civilizo, signo de la ĉeso de vera kultura kreskado en la civilizo.

La ĝeneralaj etapoj de civilizo (kun la helena civilizo kiel ekzemplo):

  • naskiĝo (Grekio en la tempo de Homero)
  • kreskado (Grekio inter Homero kaj Perikleo)
  • tempo de turmento (la senĉesaj militoj inter Romio, Kartago kaj la grekaj regnoj; la Mediteraneo inter Perikleo kaj Cezaro Aŭgusto)
  • universala imperio (Romio)
  • universala religio (kristanismo)
  • vagado de gentoj (barbaroj:ĝermanoj, slavoj, vikingoj, magiaroj)
  • naskiĝo de novaj civilizoj (la bizanca kaj okcidenta civilizoj)

La etapoj iafoje estas interrompitaj (portempe aŭ por ĉiam) de la konkero de aliaj civilizoj. La konkero de Aleksandro la Granda interrompis la sirian civilizon ĝis la tempo de Mohameto. Hispanio interrompis meksikan civilizon kiam ĝi konkeris Meksikon.

Malsimile al historiistoj hodiaŭaj, Toynbee vidis la grandan bildon de historio, sed ankaŭ bone scias la maron de detaloj. La inspiro por lia historio venis al li en Bulgario kiam li vidis ĉapon sur la kapo de kamparano: ĝi estis precize la ĉapo de vulpa pelo, kiun portis la persa armeo, kiun Herodoto priskribis antaŭ 2400 jaroj.

En lia historio, Toynbee ofte klarigas per mito kaj metaforo kaj lia logiko ne estis sendifekta. Tamen, se Samuel P. Huntington pravas kaj historio nun transiras de lukto de ideologioj (la Malvarma Milito) al lukto de civilizoj, kiel la 11-a de septembro 2001 sugestas, Toynbee denove estas leginda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.