Arsenij Jacenjuk
Arsenij Jacenjuk | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Арсеній Петрович Яценюк |
Naskiĝo | 22-an de majo 1974 (49-jara) en Ĉernivco |
Lingvoj | ukraina • rusa • angla |
Ŝtataneco | Sovetunio • Ukrainio • Vanuatuo |
Alma mater | Ŝtata Komerca-Ekonomika Universitato • Ĉernivca Universitato |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Petro Ivanovytch Iatseniouk |
Patrino | Maria Hrygorivna Iatseniouk |
Edz(in)o | Theresa Yatsenyuk |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto • diplomato • advokato • bankisto • partoprenanto de internacia forumo |
TTT | |
Retejo | http://yatsenyuk.org.ua |
Arseni Jacenjuk, ukraine: Яценюк Арсеній (naskiĝinta en la 22-a de majo 1974 en Ĉernivco estas ukraina poltikisto. Ekde la 27-a de februaro 2014 li estas provizora ĉefministro de la ŝtato. Li estas membro de la partio Patrujo.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li studis jursciencon en sia naskiĝurbo de 1992-96 kiel ankaŭ ekonomikon. De 1992-97 li estris la firmaon Jurek. De 1998-2001 li laboris ĉe Avalbank en Kievo.
La katoliko (Ukraina Grek-Katolika Eklezio) edziĝis kaj havas du filinojn.
Kariero politika[redakti | redakti fonton]
- 2001-2003: Ministro pri ekonomio en Krimeo
- 2003-2005: Vicprezidento de la Ukraina Nacia Banko
- 2005-2006: Ministro pri ekonomio de Ukrainio
- 2007-2008: Prezidento de la parlamento de Ukrainio
- 2009: Li kandidatis por la prezidenteco sed ricevis nur 6,69 % de la voĉoj
- 2012-2014: Estro de la grupo de la deputitoj de la partio Patrujo ene de la asembleo nacia
- 2013-2014: Kune kun Vitali Kliĉko kaj Oleh Tjahnibok li estas unu el la gvidantoj de la movado Eŭromajdano, kiuj protestadis kontraŭ la politiko de Viktor Janukoviĉ taksita tro en favoro de Rusio
- 2014: Post la forpelo de Janukoviĉ li iĝis provizora ŝtatprezidento[Dubinda teksto]