Saltu al enhavo

Atencoj de novembro 2015 en Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atencoj de novembro 2015 en Parizo
Terorisma atako en Parizo

Lokoj de la atencoj en Parizo

Lokoj de la atencoj en Parizo
Geografia situo 48° 51′ 47″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.8630277777782.3706388888889Koordinatoj: 48° 51′ 47″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)
Atencoj de novembro 2015 en Parizo (Francio)
Atencoj de novembro 2015 en Parizo (Francio)
DEC
Map
Atencoj de novembro 2015 en Parizo
Dato la 13-a de novembro 2015
~21:16 (UTC+1)
Armiloj Sturmofusiloj AK-47,[1] mangrenadoj, eksplodaĵoj
Mortoj 129
Vunditoj 352
Atakintoj IŜIS

vdr

La atencoj de novembro 2015 en Parizo, okazintaj vespere la 13-an de novembro 2015 kaj organizitaj de la terorisma organizo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, estas aro da pafadoj kaj sinmortigaj atakoj, kiuj okazis en Francilio (Francio), plejparte en la 10-a kaj 11-a arondismentoj de Parizo (stratoj Bichat, La Fontaine-au-Roi, Charonne, bulevardo Voltaire kaj Bataclan), kaj en Saint-Denis apud la Stadiono de Francio.

Pafoj celantaj terasojn de restoracioj kaj kafejoj kaŭzas plurdek mortojn en la 10-a kaj 11-a arondismentoj de Parizo. Samtempe, sinmortigaj teroristoj eksplodigas sin ĉe la Stadiono de Francio, en kiu okazas amika futbala maĉo inter Francio kaj Germanio. Inter la ses atakoj, la plej morta okazis en la koncertejo Bataclan, en bulvardo Voltaire, kie teroristoj pafis al la spektantaro de koncerto de la usona rokbando Eagles of Death Metal.

Laŭ provizora bilanco de viktimoj (neinkluzivante la murdistojn) starigita de prokuroro la 14-an de novembro 2015, 129 homoj mortis kaj 352 estis vunditaj (inkluzive de 99 en “urĝega situacio”)[2]. El la sep mortintaj teroristoj, unu estis mortpafita de polico kaj ses mortigis sin per eksploda zono, kio igas tiujn atakojn la unuaj sinmortigaj atakoj en Francio[3]. Laŭ la kvanto da mortintaj viktimoj, tiuj atakoj estas la plej gravaj en Francio post la fino de la Dua mondmilito kaj la plej gravaj en Eŭropo post la 191 mortintoj en la madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004[4].

Abdelhamid Abaaoud, kiu havis laŭ francaj aŭtoritatoj “esencan rolon” en tiuj atakoj, estis mortigita la 18-an de novembro 2015 dum polica sturmo en Saint-Denis.

La atakoj

[redakti | redakti fonton]

Stadiono de Francio (Saint-Denis)

[redakti | redakti fonton]

Je 21:20, la unua grupo kaŭzis unuan eksplodon en la strato Jules-Rimet ĉe la pordego D de la Stadiono de Francio, en Saint-Denis, kie komenciĝis je 21:00 amika futbala maĉo inter Francio kaj Germanio. Du kadavroj estis poste trovitaj, tiu de sinmortiginta teroristo surhavanta eksplodan zonon enhavantan TATP (acetonan peroksidon) kaj ŝraŭbingojn, kaj tiu de viktimo, preterpasanto mortigita de la eksplodo. Je 21:30, en la sama strato, antaŭ la pordego H, alia teroristo kun simila bombo eksplodigis sin. Ĉar ili ne havis bileton, la du teroristoj ne estis akceptitaj en la stadionon, post komenco de la maĉo[5].

Tria kaj lasta eksplodo ĉe la Stadiono de Francio okazis en simila maniero je 21:53, en la strato La Cokerie, antaŭ manĝejo McDonald’s. Oni denove trovis la korpon de la kamikazo[6]. Entute, kvar homoj mortis, inkluzive de tri teroristoj[7]. Pliaj 11 homoj estis grave vunditaj, inkluzive de tri ciganoj el ladurbo en La Courneuve[8]. Dek ses viktimoj, el kiuj kvin estis en grava stato, estis kondukitaj al la malsanulejo Delafontaine en Saint-Denis[9].

Tiujn eksplodojn aŭdis la piedpilkistoj, spektantaro kaj televidantoj dum rekta elsendo de la maĉo, sed homoj unue kredis ilin grandaj petardoj. Je 21:36, en la prezidenta podio, la ministro pri enlandaj aferoj Bernard Cazeneuve ricevis telefonvokon de la polica prefekto de Parizo, kiu informis lin, ke la eksplodoj ne estis akcidentaj[10]. La prezidento de la respubliko François Hollande, kiu ĉeestis la maĉon kun la ministro pri enlandaj aferoj kaj la germana ministro pri eksteraj aferoj Frank-Walter Steinmeier, tiam iris al la sekurcentro de la stadiono, kune kun Bernard Cazeneuve. Informite pri la aliaj atakoj, François Hollande eliris la stadionon dum la duontempa paŭzo, petante siajn ministrojn kaj la prezidanton de la Nacia Asembleo resti ĝis fino de la maĉo. Tuj post ĝia fino, parolanto anoncis “eksteran okazaĵon” kaj donis klarigojn pri elirado. Panikanta homamaso iris sur la piedpilkejon[11].

Flagoj fronte al la stadiono post la maĉo

La maĉo ne estis ĉesigita por eviti panikon. La piedpilkistoj, spektantoj kaj ĵurnalistoj en la stadiono ne estis informitaj ĝis fino de la maĉo[12]. Kune kun la prezidanto de la Franca futbala federacio Noël Le Graët, la ŝtata sekretario pri sportoj Thierry Braillard sciigis la francajn ludantojn pri la terorismaj atakoj, post kiam ili revenis al la vestejo. Ankaŭ la germanaj ludantoj, solidaraj kun la francaj, estis ŝokitaj. Ĉar ilia hotelo estis evakuita pro bomba alarmo, ili decidis tranokti en la vestejo de la stadiono, antaŭ ol reveni al la flughaveno de Roissy en pluraj nemarkitaj aŭtobusetoj la sekvan tagoj[11].

Laŭ Thierry Braillard, la kamikazoj verŝajne volis eniri la Stadionon de Francio, sensukcese[13]. Pro tio, ilia atako estis entute malsukceso. Laŭ polica fonto, estas “mirakle, ke estis tiom malmulte da viktimoj. Konkrete, kion ili faris estis sinmortigo, tio ne havas sencon. Tio ne estas la ĝusta horo: se vi volas amasbuĉi, faru tion dum enirado aŭ elirado de la spektantoj.” Ĝi aldonas, ke “se ili atendus ĝis la fino de la maĉo, kiam miloj da homoj amase iras al metroo, ankaŭ tiam ili farus terurajn damaĝojn […] Sed ili ĉefe kaŭzus nekredeblan panikon. Paniko, pro nerekta efiko, estas terura. Homoj surpaŝas unu la aliajn.”[14]

Kruciĝo de la stratoj Bichat kaj Alibert (10-a arondismento)

[redakti | redakti fonton]

Viro ekpafis je 21:25 al la trinkejo Le Carillon, 18 strato Alibert (ĉe angulo de tiu strato kun la strato Bichat), kaj poste al la restoracio trans la strato, Le Petit Cambodge, 20 strato Alibert (ĉe alia angulo kun la strato Bichat)[15][16]. Meze de la nokto de la atako, Le Monde menciis 15 mortigitojn kaj 10 vunditojn, kiuj bezonis urĝegan prizorgon[7].

Stratoj La Fontaine-au-Roi (11-a arondismento)

[redakti | redakti fonton]

Viro ekpafis je 21:32[2] antaŭ la bierejo Café Bonne Bière, 32 strato Faubourg-du-Temple (ĉe kruciĝo kun la strato La Fontaine-au-Roi) kaj apud la teraso de itala restoracio, La Casa Nostra, 2 strato La Fontaine-au-Roi. Meze de la nokto de la atakoj, oni anoncis 5 mortigitojn kaj 8 gravegajn vunditojn[7].

Strato Charonne (11-a arondismento)

[redakti | redakti fonton]

Viro ekpafis je 21:36 al la restoracio La Belle Équipe, 92 strato Charonne (ĉe kruciĝo kun la strato Faidherbe). 19 personoj mortis kaj 9 estis grave vunditaj[2][7].

Bulvardo Voltaire (11-a arondismento)

[redakti | redakti fonton]

Alveninte kun sia frato Salah Abdeslam per nigra SEAT, la teroristo Brahim Abdeslam eksplodigis sin je 21:43, dum li mendis en la kafejo Comptoir Voltaire, 253 bulevardo Voltaire[17] (ĉe angulo kun la strato Montreuil), uzante la saman sistemon kiel la teroristoj de la Stadiono de Francio[6]. Li grave vundis du personojn kaj malpli grave ĉirkaŭ dek, ĉar nur la eksplodaĵo en lia dorso eksplodis. Salah Abdeslam revenigis al Montreuil la aŭton, en kiu oni trovis plurajn kalaŝnikovojn, kaj poste foriris al Bruselo kun komplicoj. Francaj ĝendarmoj kontrolis ilin apud Cambrai sur la aŭtovojo A2, sed ne arestis ilin[18].

Bataclan (11-a arondismento)

[redakti | redakti fonton]

Konsekvencoj

[redakti | redakti fonton]

Post evakuo, François Hollande direktiĝis al la ministerio pri enlandaj aferoj kie li prezidis urĝan kunvenon. Krizostato estas deklarita en Francio kaj landlimoj estos fermitaj, laŭ anonco en televido.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Paris attacks: At least 118 killed in gunfire and blasts, French official says (angle). CNN (13-a de novembro de 2015).
  2. 2,0 2,1 2,2 Attentats de Paris : le point sur l’enquête 24 heures après les faits (france). Le Figaro (2015-11-14). Alirita 2015-11-21 .
  3. Olivier Ubertalli (2015-11-14). Attentats à Paris - Alain Bauer : « Il faut reformater l'outil de renseignement » (france). Le Point. Alirita 2015-11-20 .
  4. Les Décodeurs (2015-11-14). L’attentat le plus meurtrier depuis 1945 (france). Le Monde. Alirita 2015-11-20 .
  5. Rémi Dupré (2015-11-16). La sécurité de l’Euro 2016 en question (france). Le Monde. Alirita 2015-11-21 .
  6. 6,0 6,1 Le déroulé exact des attentats du 13 novembre (france). Libération (2015-11-14). Alirita 2015-11-21 .
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Attaques à Paris : le point sur l’enquête et le déroulé des attaques (france). Le Monde (2015-11-15). Alirita 2015-11-21 .
  8. Darius, blessé à Saint-Denis : « J’ai vu un homme exploser devant moi » (france). Le Parisien (2015-11-15). Alirita 2015-11-21 .
  9. Dominique Sanchez (2015-11-17). Service des urgences « Nous avons reçu des blessés dignes d’un état de guerre » (france). leJSD.com. Alirita 2015-11-21 .
  10. Robin Panfili (2015-11-14). Comment François Hollande a appris les attentats en région parisienne (france). Slate.fr. Alirita 2015-11-21 .
  11. 11,0 11,1 Solen Cherrier, Stéphane Joahny, Stéphane Joby (2015-11-15). 21h20, au Stade de France : « Les gens ont crié “Il y a une bombe !” » (france). leJDD.fr. Alirita 2015-11-21 .
  12. Attentats : l'équipe d'Allemagne a passé la nuit au Stade de France (france). Europe1 (2015-11-16). Alirita 2015-11-21 .
  13. Attentats au Stade de France : le mystère des kamikazes (france). L’Express (2015-11-15). Alirita 2015-11-21 .
  14. Xavier Richard (2015-11-15). Les kamikazes voulaient entrer dans le Stade de France (france). Francetv sport. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2015-11-21 .
  15. 21h25, l’attaque des terrasses : « Ils sont sortis des voitures et ils ont tiré » (france). leJDD.fr (2015-11-17). Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2015-11-21 .
  16. Attaques à Paris : ce que l’on sait (france). Libération (2015-11-14). Alirita 2015-11-21 .
  17. Louise Cuneo (2015-11-14). Attentats à Paris : « Il s’est levé et a fait exploser son gilet » (france). Le Point. Alirita 2015-11-21 .
  18. Mathilde Cesbron (2015-11-16). Attentats à Paris : Salah Abdeslam n'aurait pas été arrêté en Belgique (france). RTL. Alirita 2015-11-21 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]