Azova maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita bildo de la preskaŭinsulo Krimeo kaj de la Azova Maro

La Azova Maro (ukraine Азовське море, ruse Азовское море), situas en orienta Eŭropo kaj estas norda najbaro de la Nigra Maro, pere de kiu ĝi estas ligita kun la monda oceano. La nomo devenas de la rusia urbo Azov, kiu situas en la loko, kie la rivero Don enfluas la maron.

Geografio

La ĉebordaj ŝtatoj estas Ukrainio okcidente kaj Rusio oriente. La preskaŭinsulo Krimeo kaj la Tamanja duoninsulo dividas la Azovan maron disde la Nigra maro. La okcidenta bordo de la maro estas malprofunda sistemo el multaj insuloj kaj duoninsuloj, golfetoj kaj lagoj de sala akvo.

Ekonomio

Trafiko

Ĉar la rivero Don per kanaloj estas ligita kun la rivero Volgo (kaj pere de ĝi kun la Kaspia Maro, la Balta Maro kaj la Blanka Maro), la Azova Maro estas grava ligo por la ŝipa trafiko de Rusio kaj orienta Ukrainio al la direkto de la Nigra Maro - al Rumanio, Bulgario, Grekio kaj Turkio.

Ripozo

La areo de la maro estas 38.000 km², kaj la pleja profundeco nur 15 m. Pro tio dum la somero la akvo atingas relative altajn temperaturojn, tre agrablajn por banado. La nekrutaj deklivoj estas aparte oportunaj por ripozo kun infanoj. Ĉe la maro situas kelkaj ripozlokoj, inter ili plej popularas Jejsk, Primorsko-Aĥtarsk kaj Taganrog en Rusio, Berdjansko en Ukrainio.

Fiŝkaptado

Laŭ biologia produktivo la maro havas la unuan lokon en la mondo. Plej grande kreskas en ĝi bentoso kaj fitoplanktono. Tio kaŭzas ankaŭ grandan produktadon de fiŝo.

Ŝablono:Ĝermo-geografio