Aĝmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aĝmer
Metropolo
Vido en Aĝmer
Lando Barato Barato
Ŝtato Raĝastano
Situo Aĝmer
 - alteco 486 m s. m.
 - koordinatoj 26° 27′ 00″ N 74° 38′ 00″ O / 26.45000 °N, 74.63333 °O / 26.45000; 74.63333 (mapo)
Loĝantaro 549,603 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 305 0xx
Telefona antaŭkodo 145
Aŭtokodoj RJ-01
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Ajmer
Retpaĝo: www.ajmer.nic.in
Portalo pri Barato
Map
Demalproksima panoramo en Aĝmer

Aĝmer (अजमेर) estas metropolo en Barato, en subŝtato Raĝastano. Pli frue la angla loknomo estis Ajmere.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 542 321 loĝantoj sur areo de 8,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 953 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aĝmer etendiĝas sur malaltaj deklivoj en nord-okcidenta parto de la lando. La urbo havas artefaritan lagon Anasagar. Jaipur troviĝas 135 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aĝmer aperis en la 7-a jarcento.

Ĝi estis ĉefurbo de la regno de Prithviraj Ĉaŭhan.

Inter 1193-1365 ĝi apartenis al sultanlando de Delhio. En 1818 la Brita Orienthinda Kompanio aĉetis la urbon, sekve ĉesis diversaj militoj inter la lokaj princoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aĝmer troviĝas ĉe fervojkruciĝo, kie vagonaroj trafikas al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkato, Ĉenajo, Bengaluro, Indaur, Bhopal, Gvalior, Ĝabalpur, Puneo, Laknaŭo ktp. Flughaveno troviĝas en distanco de 135 kilometroj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Aĝmer situas en duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 579 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]