Aŭstralio en la Vintra Olimpiko 1964

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralio en la Vintra Olimpiko 1964
Vintra Olimpiko 1964 en Innsbruck
Flagtenanto: 
Sportistoj 6 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La aŭstralia teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1964 en Innsbruck havis 6 sportistojn. Ili partoprenis en 1 fako. La sportistoj atingis neniun medalon. Videble la aŭstralianoj, kiuj tute sukcese konkuras en la someraj olimpikoj, en vintraj sportaj disciplinoj ankoraŭ ne estis signifa konkurenco al la alilandaj sportistoj. Tion ne ŝanĝiĝos ĝis post la jaro 2000 - tamen la aŭstralia teamo en la dua duono de la 20-a jarcento plu partoprenos ĉiun vintran olimpikon kaj penos kun-konkuri. Kunordigis la teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato.

Aŭstralio konkuris nur en Alpa skiado. La plej bona rezulto de Aŭstralio estis la 27-a loko de Christine Smith en malsuprenira skiado.

La ludoj estis ombrigitaj de tragedio pro la mortoj de aŭstralia skiisto Ross Milne kaj Kazimierz Kay-Skrzypecki, brito naskita en Pollando kiu konkuris pri luĝo, dum skia praktikado.

Minuta silento estis donita por ili en la malferma ceremonio. Peter Brockhoff retiriĝis de la konkuro pri malsuprenira skiado, dirante "ke mi simple ne povas konkuri pri tiu kurso kie mi perdis mian plej bonan amikon". Aŭstralia rezervo Peter Wenzel konkuris en la malsuprenirado kune kun Simon Brown.

Enketo pri la morto de Ross[redakti | redakti fonton]

Okazis enketo aranĝita fare de la organiza komisiono, kiu raportis al la Aŭstralia Olimpika Federacio:

Ĉar Ross Milne estis nur dek sep jarojn aĝa, la demando estis levita ĉe la Internacia Olimpika Komitato (IOK), ĉu nespertaj homoj estis senditaj por konkuri en ... neĝaj sportoj kiuj enhavas elementon de danĝero.

D-ro Blaxland fare de la nacia komitato respondis ke li eraris pri sia aĝo (li estis deknaŭ-jara), kaj ke la IOK eraris sugesti ke li estis nesperta:

Laŭ nia opinio Ross Milne estis ege kompetenta skianto. Li konkuris en aŭstraliaj ĉampionecoj almenaŭ kvar jarojn antaŭe, kaj ni konsideris lin sperta skianto. Li estis en Eŭropo antaŭe... Lia falo ne estis pro manko de lerteco liaflanke.

Lia frato Malcolm Milne konkuris en la Vintraj Olimpikoj 1968 kaj 1972. Li diris ke la sugesto ke skiantoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando ne devus konkuri sur deklivaj kursoj donis al li instigon pruvi ke ili kapablas fari tion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]