Baĉmana vermivoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Baĉmana vermivoro
Baĉmana vermivoro, masklo (supre) kaj ino (sube)
Baĉmana vermivoro, masklo (supre) kaj ino (sube)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Vermivora
Specio: 'V. bachmanii'
Vermivora bachmanii
(Audubon, 1833)
Konserva statuso
PE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Baĉmana vermivoro (Vermivora bachmanii) estas (aŭ estis) malgranda paserina birdo kiu loĝis en marĉoj kaj arbaroj de malaltaj teroj de sudorienta Usono. Temas pri membro de la familio de Paruliedoj kaj migranta, kiu vintras en Kubo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis kazo de seksa duformismo, nome la masklo havis olivvderdecajn suprajn partojn, pli grizzecajn en supra dorso kaj flugilplumoj kaj pli helverdecajn en ŝultro kaj pugo. Estis grizaj la vosto kaj malantaŭa krono, dum la resto de la korpo estis flava inklude la frunton, kie nigra zono separis ĝin el la griza malantaŭa krono. Estis pli rimarkinda nigra makulo (same kontrasta kun nigra fono) en la gorĝareo. La suba ventro estis blankeca. Estis grizaj kruroj kaj beko, kiu estis tre fajna kaj akrapinta.

La ino estis iom pli senkolora, sed ne havis la nigrajn makulojn de la gorĝareo kaj de la antaŭkrono.

Formortinta specio[redakti | redakti fonton]

La Baĉmana vermivoro estas jam eble formortinta, kaj plej verŝajne neniam estis komuna. La lasta konfirmitaj vidaĵoj okazis en 1988 kaj antaŭ tio nur en 1961 -en Suda Karolino. La lasta loĝejo de la Baĉmana vermivoro estis en la marĉo de I'on, Suda Karolino.

Habitatodetruo estis probable la ĉefa kaŭzo de ties malapero. Ties formorto ne estis ankoraŭ oficiale anoncita, ĉar habitato restas en la Nacia Parko Congaree kaj necesas pli da kontrolo. Krome, la 14an de januaro 2002, birdo simila al ino de Baĉmana vermivoro estis filmita ĉe Guardalavaca, Kubo. Ĉar la membroj de Vermivora ne vivas pli da ĉirkaŭ 7 jaroj, se tiu identigo estis ĝusta, tio signifus ke reprodukta populacio ankoraŭ sukcesis survivi nemalkovrita dum jardekoj.

Tiu birdo estis malkovrita en 1832 de la Pastro John Bachman, kiu prezentis studohaŭtojn kaj priskribojn al sia amiko kaj kunlaboranto, John James Audubon. Audubon neniam vidis la vivantan birdon sed nomis ĝin honore de Bachman.

Oni supozas, ke ili nestis en kanejoj, kies perdo (kun tiu de la vintra habitato en Karibio, kaj kun la fakto ke ĝi estis iam ĉasata pro siaj plumoj) estis sufiĉaj minacoj.[1]

La dezajnoj fare de Audubon de masklo kaj ino de Baĉmana vermivoro estis pentritaj sur bildo de arbo de la Franklinia fare de Maria Martin, bofratino de Bachman kaj unu el la unuaj virinoj en la lando kiuj estis bildistoj pri natura historio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ehrlich, Paul R.. (1992) Birds in Jeopardy. Stanford, CA: Stanford University Press, p. 32–33. ISBN 0-8047-1967-5.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • HAMEL P. B. Bachman's Warbler. In CHANDLER, W. J. (ED.). AUDUBON WILDLIFE REPORT, 1988/1989. XVIII+817P. ACADEMIC PRESS, INC.: SAN DIEGO, CALIFORNIA, USA; LONDON, ENGLAND, UK. ILLUS. MAPS. 1988. 625-635. Series Information: Audubon Wildlife Report.
  • Hamel, P. B. 1995. Bachman’s Warbler (Vermivora bachmanii). In The Birds of North America, No. 150 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.
  • HAMEL, P. B. Bachman's Warbler: a species in peril. XII+109P. SMITHSONIAN INSTITUTION PRESS: WASHINGTON, D.C., USA; LONDON, ENGLAND. ILLUS. PAPER. 1986. XII+109P.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Hamel PB. Ph.D. (1981). A HIERARCHICAL APPROACH TO AVIAN COMMUNITY STRUCTURE. Clemson University, United States, South Carolina.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Burdick, D. M., Cushman, D., Hamilton, R., and Gosselink, J. G. (1989). Faunal changes and bottomland hardwood forest loss in the tensas watershed Louisiana usa. Conservation Biology. vol. 3, no 3. p. 282-292.
  • Hamel, P. B. (1979). Bachmans warbler vermivora-bachmanii the decline and fall of an endangered species. American Zoologist. vol. 19, no 3. p. 1003.
  • Hamel, P. B. (1995). Bachman's Warbler Vermivora bachmanii. Birds of North America. vol. 0, no 150. p. 1-16.
  • Hamel, P. B., and Gauthreaŭ, S. A. J. (1982). The field identification of bachmans warbler vermivora-bachmanii. American Birds. vol. 36, no 3. p. 235-240.
  • Hooper, R. G., and Hamel, P. B. (1977). Nesting habitat of bachmans warbler a review. Wilson Bulletin. vol. 89, no 3. p. 373-379.
  • Platt, S. G., Brantley, C. G., and Rainwater, T. R. (2001). Canebrake fauna: Wildlife diversity in a critically endangered ecosystem. Journal of the Elisha Mitchell Scientific Society. vol. 117, no 1. p. 1-19.
  • Remsen, J. V. J. (1986). Was bachman's warbler vermivora-bachmanii a bamboo specialist. Auk. vol. 103, no 1. p. 216-219.
  • Stevenson, H. M. (1972). The recent history of bachmans warbler. Wilson Bulletin. vol. 84, no 3. p. 344-347.
  • Stevenson, H. M. (1977). A comparison of the apalachicola river avi fauna above and below jim woodruff dam.
  • Walters, Mark Jerome. (1995) Memories of a warbler. Animals. Boston. Vol 128, no 6. p. 8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]