Bad Homburg
Bad Homburg | |||||||
| |||||||
ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko • rezidejo • city with special status • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | ||||||
Distrikto | Distrikto Hochtaunus | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06172 | ||||||
Poŝtkodo | 61348, 61350, 61352 | ||||||
Aŭtomobila kodo | HG | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06434001 | ||||||
LOCODE | DE BHO | ||||||
Subdivido | 6 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Michael Korwisi | ||||||
Partio de komunumestro | Bündnis 90/Die Grünen | ||||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 61348 Bad Homburg v.d.Höhe | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 54996 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 14′ N, 8° 37′ O (mapo)50.2292361111118.6104861111111Koordinatoj: 50° 14′ N, 8° 37′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 194 m | ||||||
Areo | 51,14 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.bad-homburg.de/ | ||||||
Bad Homburg, plennome Bad Homburg vor der Höhe, estas urbo en la sudo de la federacia lando Hesio en Germanio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 54 996 loĝantojn. La urbo situas en la mezalta montaro Taunus, ĝi apartenas al la distrikto Hochtaunus kaj al la administra distriktaro Darmstadt.
Multloke en la urbocentro oni vidas, ke la urbo estis tre ŝatata banloko por nobeloj kaj riĉuloj dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Estas elegantaj hoteloj kaj kafejoj, tradicia kazino, granda parko kun ruse ortodoksa kapelo kaj tajlanda templo, aldone al kastelo kaj antaŭaj konstruaĵoj el la mezepoko.
Tre rekomendindas viziti la termobanejon Taunus-Therme, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono: multaj saŭnoj, vaporbanejoj, naĝejoj kaj kromaj distrejoj troviĝas en loko dekorita laŭ ĉineca stilo ... nekutima dekoro por naĝejo.
Urbopartnerecoj
Bad Homburg havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
- Bad Mondorf en Luksemburgio
- Cabourg en Francio
- Koiro en Svisio
- Dubrovnik en Kroatio
- Exeter en Britio
- Mariánské Lázně (germane Marienbad) en Ĉeĥio
- Mayrhofen en Aŭstrio
- Peterhof en Rusio
- Terracina en Italio
Projektaj partnerecoj:
Gefiloj de la urbo
Vidu ankaŭ
greke La historia ŝtato Hesio-Homburg, kun ĉefurbo Bad Homburg greke Aliaj lokoj kun la nomo Homburg
Eksteraj ligiloj
greke paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
|