Barbara Hendricks (politikistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Hendricks (2013).

Barbara Anne Hendricks (naskiĝis la  29-an de aprilo 1952(nun 1952-04-29) en Kleve, do nun 72-jara) estas germana historiistino kaj politikistino, kiu membras en la socialdemokrata politika partio SPD.

Ekde la jaro 2007 ŝi estas estrarano pri financoj de sia partio, kaj inter la jaroj 1998 ĝis 2007 estis parlamenta ŝtata sekretario, praktike nacia vic-ministro, en la nacia ministerio pri financoj. Post la parlamenta baloto de oktobro 1998 ŝi ricevis tiun postenon en la ministraro unua de Gerhard Schröder, tenis ĝin post la sekva parlamenta baloto de oktobro 2002 en la ministraro dua de Gerhard Schröder kaj ankaŭ post novembro 2005 en la ministraro unua de Angela Merkel, do laboris sub la naciaj ministroj pri financoj Oskar Lafontaine, Hans Eichel kaj Peer Steinbrück. Post kiam ŝi estis elektita nacia estraranino pri financoj de sia partio, ĝi la 16-an de novembro 2007 demisiis el la vic-ministra posteno.

La 15-an de decembro 2013 ŝi nomumiĝis ministrino pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco en la nova registaro de Germanio.

Eksteraj ligiloj

greke persona retejo de Barbara Hendricks germane

Literaturo