Barbara Honigmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Honigmann
Jean-Paul-Preis 2022 (5) 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1949 (1949-02-12) (73-jara)
en Orienta Berlino
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino [#]
Familio
Patro Georg Honigmann [#]
Patrino Litzi Friedmann [#]
Edz(in)o Peter Honigmann [#]
Profesio
Okupo verkisto • pentristo [#]
Aktiva en Strasburgo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Barbara HONIGMANN (naskiĝinta la 12-an de februaro 1949 en Berlino) estas germana verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Barbara Honigmann estas filino de judoj kiuj postvivis dum la nacisocialisma reĝimo en Britio. Ili revenis en 1947 kaj la patro Georg Honigmann decidis pro sia komunismaj idealoj iri al GDR. En Britio la el Vieno originanta Alice Kohlmann (ŝi konatiĝis sub la nomo Litzi Friedmann) edzinigitis de li. Ŝi estis estinta antaŭe la edzino de la duobla spiono Kim Philby.[1] En tria edzeco ŝia patro estis kune inter 1956 kaj 1965 kun la eostgermana aktorino kaj kantistino Gisela May kun kiu Barbara Honigmann dum la tuta vivo havis kontakton.[2]

Post la abiturienta ekzameno ŝi studis inter 1967 kaj 1972 teatrajn sciencojn en Berlino antaŭ ol esti dramaturgino kaj reĝisorino en Brandenburgo, ĉe berlina Volksbühne kaj ĉe Deutsches Theater en Orienta Berlino. Ekde 1975 ŝi estas verkiste liberprofesiulino.

Post nasko de la unua infano ŝi pli kaj pli interesiĝis pri la juda identeco kaj aniĝis al la juda komunumo en Eosta Berlino. En 1981 ŝi nuptis laŭ juda rito kaj foriro el GDR okazis en 1984. En la unua libro Roman von einem Kinde legeblas pri triobla nesekura salto tiama: disde eosto uesten, disde Germanlando Franclandon, disde asimiliĝo al (konservativisma) judeco.

Same kiel Maxim Biller, Rafael Seligmann, Esther Dischereit, Irina Liebmann, Robert SchindelPeter Stephan Jungk ŝi nombriĝas inter la germanlingva postholokaŭsta generacio. Ŝiaj libroj tradukitis en la lingvojn franca, itala[3], angla, hungara[4], norvega, nederlanda, portugala, dana kaj finna. Honigmann krome aktivas kiel bildiga artistino kaj jam okazigis plurajn ekspoziciojn.[5]

Barbara Honigmann, membro de Internacia PEN-klubo germanlingva (eksterlande), koresponda membro de Majenca akademio pri sciencoj kaj literaturo[6] kaj anino de Germana akademio pri lingvo kaj poezio vivas kun edzo sia (la iama ĉefo de la hejdelberga centra arkivo de juda historio[7] en Strasburgo. Havas ŝi du infanojn, Johannes Honigmann (* 1976) kaj Ruben Honigmann (* 1983).

Ricevado kaj pluevoluigo[redakti | redakti fonton]

Irina Wittmer, ĵuriano de la en 2012 al ŝi aljuĝita Elisabeth-Langgässer-premio literatura laŭdis ŝian talenton enkonduki la legantaron varme al juda kulturo vidante paralelojn al Elisabeth Langgässer, kiu ankaŭ ŝokitis per la neraciaĵoj de la 20-a jarcento.[8] Ĵuriano Thomas Koch vitrinenmetis ŝian revenon al la familia biografio kaj la sobran sed altkvalitan poezian prozon de ŝi.[9]

Titoloj unuopaj[redakti | redakti fonton]

Radidramoj, teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Das singende springende Löweneckerchen. Berlin 1979, premiero ĉe Bühnen der Stadt Zwickau, 23.11.1980, reĝisoris Klaus Thewes. Wiederabdruck: Marion Victor (eld.): Spielplatz, 3. Verlag der Autoren, Frankfurt 1990, ISBN 3-88661-107-8, p. 125–160 (ankaŭ sondiske).
  • Der Schneider von Ulm. Henschel, Berlin 1981, unua elsendo en la 1.4.1982, Saarländischer Rundfunk; premiero ĉe Theater am Turm. Reĝisorado: Wolf Vogel. Frankfurt am Main, 22.3.1984.
  • Don Juan. Reĝisorado: Wolf Vogel. Premiero Theater am Turm, Frankfurt am Main, 22.3.1984.
  • In Memory of Mutti. Reĝisorado: Leonhard Koppelmann. Premiero. Südwestrundfunk 2009.

Eseoj, poetiko, paroladoj[redakti | redakti fonton]

  • Eine „ganz kleine Literatur“ des Anvertrauens. Ĉe: Sinn und Form. 2000, Heft 6, p. 830–844 (poetika prelego en Tübingen, 12.5.2000; denove ĉe: B. H. 2006; pri Glückel von Hameln, Anne Frank, Rahel Varnhagen).
  • Das Gesicht wiederfinden. Über Schreiben, Schriftsteller und Judentum (= Edition Akzente). Essays. Hanser, München 2006, ISBN 3-446-20681-7.[18]
  • Blick übers Tal. Zu Fotos von Arnold Zwahlen. Eseo. Edition Spycher im Verlag von Urs Engeler, Basel/Weil am Rhein 2007, ISBN 978-3-938767-38-2.
  • Das Schiefe, das Ungraziöse, das Unmögliche, das Unstimmige. Rede zur Verleihung des Kleist-Preises. Ĉe: Sinn und Form. Heft 1, Berlin 2001, p. 31–40.[19]
  • Das Gesicht wiederfinden. Parolo okaze de la aljuĝo de la Schocken-premio. Ĉe: die horen. Heft 2/2001, p. 233–236.[20]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Lew Ustinow: Die Holzeisenbahn. Theaterstück für Kinder. Mit Nelly Drechsler. Henschel Verlag, Berlin 1979.
  • Anna Achmatowa: Vor den Fenstern Frost. Mit Fritz Mierau. Friedenauer Presse, Berlin 1988.

Artkatalogoj[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Honigmann. Bilder und Texte. En ĝi: Selbstporträt als Jüdin. Michael Hasenclever Galerie, München 1992.
  • Barbara Honigmann. Dreizehn Bilder und ein Tag. Michael Hasenclever Galerie, München 1997.
  • Barbara Honigmann. Von Namen und Sammlungen. Michael Hasenclever Galerie, München 2002.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1986: Aspekte-Literaturpreis
  • 1986: Preis der Frankfurter Autorenstiftung beim Verlag der Autoren
  • 1992: Stefan-Andres-Preis
  • 1994: Nicolas-Born-Preis für
  • 1996: Kester-Haeusler-Ehrengabe der Deutschen Schillerstiftung
  • 2000: Kleist-Preis
  • 2001: Jeanette Schocken Preis
  • 2001: Toblacher Prosapreis – Palazzo al Bosco
  • 2004: Koret Jewish Book Award (New York)
  • 2004: Solothurner Literaturpreis
  • 2005: Spycher: Literaturpreis Leuk
  • 2011: Max Frisch-Preis der Stadt Zürich
  • 2012: Elisabeth-Langgässer-Literaturpreis
  • 2015: Ricarda-Huch-Preis pro la literatura verkaro
  • 2018: Jakob-Wassermann-Literaturpreis
  • 2020: Literaturpreis der Stadt Bremen pro Georg
  • 2021: Jean-Paul-Preis für das Lebenswerk
  • 2022: Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marcel Reich-Ranicki: B.H.s Skizzen und Etüden. Ĉe: Marcel Reich-Ranicki: Über Ruhestörer. Juden in der deutschen Literatur. 2-a eldono. dtv, München 1993, ISBN 3-421-06491-1, p. 191–196.
  • Karen Remmler: En-gendering Bodies of Memory. Tracing the Genealogy of Identity in the Work of Dischereit, B.H. and Dische. Ĉe: Reemerging Jewish Culture in Germany. Life and Literatur since 1989. Hrsg. v. p. L. Gilman & K. R. University Press, New York 1994, ISBN 0-8147-3062-0, ISBN 0-8147-3065-5, p. 184–209.
  • Guy Stern: B. H. Ĉe: Literarische Kultur im Exil. Collected Essays on the German-speaking Emigration After 1933 (1989–1997). University Press, Dresden 1998, ISBN 3-931828-05-0, p. 245–251.
  • Anat Feinberg: Abinding in a Haunted Land. The Issue of "Heimat" in Contemporary German Jewish Writings. Ĉe: New German Critique. 70-a eldono. University of Wisconsin, Milwaukee 1997, ISSN 0094-033X, p. 161–181.
  • Helene Schruff: Wechselwirkungen. Deutsch-jüdische Identität in erzählender Prosa der ‚Zweiten Generation‘ (= HASKALA. Wissenschaftliche Abhandlungen. Band 20). Olms, Hildesheim 2000, ISBN 3-487-11031-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibylle Birrer: "Weltgeschichte nebenher. Ein Buch der Erinnerungen von Barbara Honigmann. Rezension des biografischen Romans über die Mutter" Ĉe: Neue Zürcher Zeitung, 25.9.2004
  2. Barbara Honigmann, Georg, Carl Hanser Verlag, München 2019, ISBN 978-3-446-26008-5.
  3. Con tanto, tanto affetto. Tradukis A. Luise. Marsilio, Venezia 2002.
  4. Zohara utazása. ISBN 963-9348-90-2.
  5. Intervjuo kun Werner Witt Arkivigite je 2019-11-17 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe SWR 2, 29.9.2015
  6. https://www.adwmainz.de/mitglieder/profil/barbara-honigmann.html
  7. https://zentralarchiv-juden.de/
  8. Andreas Riechert: "Schnörkelloser Stil." Ĉe: Allgemeine Zeitung. 26.10.2011.
  9. Andreas Riechert: "Entschlackte Poesie." Ĉe: Wiesbadener Tagblatt. 26.10.2011
  10. france: Le roman d’un enfant. Tradukis Françoise Doussin, Nicole Costantino, Charles Fichter. Strasbourg 1999 (antaŭe kiel radidramo, unua elsendo SR 2.12.1984).
  11. Franz.: Un amour fait de rien. Tradukis Christian Richard. Paris 2001.
  12. Franz.: Le dimanche le rabbin joue au foot. Tradukis Raphaëlle Dedourge, Paris 2001.
  13. Franz.: Les îles du passé. Übers. Colette Strauss-Hiva. Nîmes 1999.
  14. Franz.: Très affectueusement. Übers. Christian Richard. Paris 2001.
  15. Franz.: L’agent recruteur. Tradukis Colette Strauss-Hiva. Paris 2008.
  16. Matthias Kußmann: Eine fast fiktive Stadterinnerung. Recenzo. Ĉe: Deutschlandfunk. 2.10.2008.
  17. Jörg Magenau: Eine gescheiterte Liebe. Recenzo. Ĉe: Deutschlandradio Kultur. 27.7.2011
  18. Ruth Klüger: Jüdin sein, deutsch schreiben. Rezension. Ĉe: Die Welt. 23.12.2006
  19. Wieder in: B. H., 2006.
  20. Wieder in: B. H., 2006.