Barberton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barberton estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Mpumalanga.

Mapo de Sud-Afriko, kie Barberton estas trovebla nordoriente ĉe la norda limo de Svazilando

Bazaj informoj

Geografio

Barberton situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando ĉe la norda landlimo de Svazilando. Mbombela troviĝas 43, Emalahleni 182, Pretorio 283, Johanesburgo 300, Durbano 452, Bloemfontein 606, Port Elizabeth 1051, Kaburbo 1516 km.

Historio

En tiu loko oni malkovris oron en 1881. Post 2 jaroj multaj alvenis por minadi oron. En 1884 oni deklaris la tendaron Barberton. Ĝi abrupte prosperis, diversaj konstruaĵoj estis konstruitaj. Dum la brita-bura milito la britoj konstruis deportejon por virinoj, infanoj kaj maljunaj viroj.

Ekonomio

En Barberton ankaŭ nun oni minas oron.

Trafiko

El Barberton la plej grava vojo kuras al Mbombela. Fervojo alvenas el Zimbabvo.

Klimato

Barberton havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 6-29 °C. Inter oktobro-januaro malofte la temperaturo preskaŭ atingas 40 °C. Inter junio-aŭgusto foje la temperaturo falas al frosto. Jare pluvas ĉ. 700 mm. La pluvo kulminas en decembro kaj malkulminas junie.

Vidindaĵoj

  • natura rezervejo Songimvelo

Interesaĵo

Floro "Barberton Lekanteto" (Gerbera jamesonii) estis malkovrita ĉi tie en 1889.

Fontoj