Basa reliefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reliefo en la templo de Banteaj Srei en Angkor, Kamboĝo.

La basa reliefo estas skulpta tekniko por ellabori bildojn aŭ enskribojn sur la muroj kiuj atingeblas per rimarkigo de la bordoj de la desegno kaj malpliigante la muron kaj gravurante la bildojn kiuj elstaras leĝere el la fundo, per kio akireblas tridimensia efekto.

Tiu ĉi tekniko estis elpensita kaj ege uzita kun granda lerteco en la Antikva Egiptio, kie, stariginte la murojn kaj pilonojn de la temploj, sperta artisto, konanto de la profilmodelo kaj la sanktaj proporcioj, komencis desegni la perimetron de la bildoj kaj la precipaj trajtoj, inluzive de la hieroglifoj kiuj priskribis la scenon. Malpliigante la randon kaj tajlinte la internon de la bildoj, ĝi estis pentrita el vivaj koloroj.

Alia subsignifo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estas nomata basa reliefo la formoj aŭ bildoj kiuj leĝere elstarigas la ĝeneralan planon, tajlitaj sur lignotabuloj aŭ realigataj en la verkoj je matrico sur moneroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]