Betula utilis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Himalaja betulo
Betula utilis var. jacquemontii
Betula utilis var. jacquemontii
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Specio: Himalaja betulo, Betula utilis
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Himalaja betulo (Betula utilis) estas plantspecio el la genro de la betuloj (Betula) en la familio de la Betulacoj (Betulaceae). Ĝia hejmregiono ests la altaĵoj de la Himalajo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ekstera arboŝelo de Betula utilis var. jacquemontii.

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La himalaja betulo estas somerverda arbustoarbo, kiu povas atingi altecon de ĝis 35 metroj. La blanke ruĝe ĝis blanke bruna aŭ malhelruĝe bruna ritidomo defalas je maldikaj tavoloj. Dum la branĉoj havas ruĝe brunan ŝelon la rezinaj branĉoj estas brunaj kaj dense harhavaj. La ligno estas nebrile rozkolora kaj havas silkan brilon.

La alterne ĉe la branĉoj starantaj folioj havas foliplaton kaj tigeton. La folitigetojn longas 0,8 ĝis 2 centimetrojn. La foliplato longas de 2,5 ĝis 9 centimetroj kaj larĝas de 1,8 ĝis 6,2 centimetroj.

masklaj amentoj de Betula utilis var. jacquemontii.
folioj kun longaj tigetoj kaj segildentaj randoj.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La arbo floras de majo al julio. La masklaj amentoj longas 3 ĝis 3,7 centimetrojn kaj havas dikecon de 4 mm. La inaj amentoj havas formon de ovo ĝis cilindro kaj grandecon de 3 ĝis 5 centimetroj kaj diametron de 7 ĝis 12 milimetroj.

La semoj grandas 2 ĝis 3 centimetrojn kaj havas flugilojn. La semoj maturiĝas de julio ĝis aŭgusto.

La kromosomnombro estas 2n = 56.

Disvastigejo[redakti | redakti fonton]

La natura kreskoregiono de la himalaja betulo etendiĝas de Afganio trans Pakistano, Hindujo, Nepalo kaj Butano ĝis Ĉinujo. En Ĉinujo la arbo nature kreskas en Gansuo, Hebejo, Ninĝia, Ĉinghajo, Shaanxi, okcidenta Siĉuano, orienta kaj suda Xizang respektive nordokcidenta Junano. En Hindujo la specio kreskas en Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Himaĉal-Pradeŝo, Utarakando kaj Sikimo.

En Ĉinujo la specio kreskas en ne malvarmaj soliarbaroj en alteco de 2500 ĝis 3800 metrojn. En Kaŝmiro ĝi kreskas en altecoj de 3000 ĝis 4500 metroj. Ĝi kreskas en malgrandaj betularoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Betula utilis faris David Don en Prodromus Florae Nepalensis, p. 58, de la jaro 1825.

Laŭ R. Govaerts oni distingas jenajn subspeciojn:

  • Betula utilis subsp. albosinensis (BURKILL) ASHBURNER & MCALL. (sin.: Betula utilis var. sinensis (FRANCH.) H.J.P.WINKL., Betula albosinensis BURKILL): Ĝi kreskas en norda kaj meza Ĉinujo.
  • Betula utilis subsp. jacquemontii (SPACH) KITAM. (Sin.: Betula utilis var. jacquemontii (SPACH) H.J.P.WINKL., Betula jacquemontii SPACH): Tiu formo kreskas en okcidenta kaj meza Himalajo.
  • Betula utilis subsp. occidentalis KITAM. (sin: Betula chitralica BROWICZ, Betula kunarensis BROWICZ, Betula pyrolifolia V.N.VASSIL.): Ĝi kreskas nature en orienta Afganujo ĝis meza Azio.
  • Betula utilis subsp. utilis (sin.: Betula bhojpattraWALL., Betula utilis var. glandulifera REGEL): Ĝi kreskas en Himalajo ĝis Ĉinujo.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La malmola sed tre rompiĝema ligno de la himalaja betulo ests en ĝia hejmlando valoran lignon. La arboŝelo efikas antisepsa kaj helpas kontraŭ flatulencoj. Krome ĝi helpu al doloroj en la oreloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pei-chun Li & Alexei K. Skvortsov: Betula. en BibISBN 0915279703 paĝo 309 Betula utilis - Online .
  • Yasin J. Nasir: Flora of West Pakistan, volumo 95. Betulaceae. Stewart Herbarium.Rawalpindi. 1975 paĝoj 1–5 Betula utilis - Online

Referencoj[redakti | redakti fonton]