Bielefeld-konspiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorŝtono pri la Bielefeld-komploto.

La Bielefeld-konspiroBielefeld-komploto (germane: die Bielefeldverschwörung) estas hoakso, laŭ kiu ne ekzistus la urbo Bielefeld en Vestfalio, Germanio, kaj kiu asertas uzi nerefuteblajn argumentojn por pruvi tion, cele al parodii konspirteoriojn. Ĝi disvastiĝis ekde 1994 en usenet, kaj daŭre estas fama hoakso el germanparolanta retkulturo.

Origino[redakti | redakti fonton]

En 1993, dum vespero inter studentoj en Kiel, anekdoto pri la sinteno de unu el la invititoj longtempe ridigis amikaron kiu ĉeestis ĝin, inter ili troviĝis Achim Held: responde al studento kiu insiste asertis ke li venis el Bielefeld, unu el la invititoj vespiris « Das gibt's doch nicht », t.e « Tio eĉ ne ekzistas »[1].

Aŭtune de la sama jaro, sur aŭtovojo inter Kiel kaj Essen, granda konstruejo malebligis eniri Bielefeld-on. La amikaro en kiu membris Achim Held uzis tiun vojreton. Memorante la anekdoton, li ripetas « Das gibt's doch nicht »[2].

Principo[redakti | redakti fonton]

Bielefeld-konspiro asertas ke Bielefeld ne ekzistas, kaj ke ĉio kio aludas la ekziston de la urbo estas parto de grandega konspiro kiu celas persvadi homojn ke ekzistas urbo nomata Bielefeld. Ekzemple ĉiuj aŭtoj kun licencplato kun la literoj BI (t.e kiu devenas de Bielefeld) fakte surhavus falsan licensplaton[2].

Tiun konspiron estrus sekreta organizaĵo nomata SIE (ILI, germane) kiu arigus membrojn el CIA, Mosado, kaj eksterteranojn[3],[4].

La subtenantoj de tiu teorio apogas ĝin per tiuj 3 demandoj:

  • Ĉu vi konas iun el Bielefeld?
  • Ĉu vi jam estis en Bielefeld?
  • Ĉu vi konas iun kiu jam estis en Bielefeld?

Ili antaŭsupozas ke plejmulto respondos "Ne" al tiuj 3 demandoj, kaj ke la kelkaj komoj kiuj respondus "Jes" al unu el ili nepre estus membroj de la konspiro aŭ estus trompitaj.

Kelkaj el ili ankaŭ asertas ke Atlantido estas alirebla el Bielefeld.

Por ne kapti la atenton de "ILI", oni aludas la urbon uzante la terminojn B*e*e*e*d, B**l*f*ld, Blfd, Bielefake, aŭ B-Wort (laŭvorte "B-vorto").

Reagoj[redakti | redakti fonton]

La Bielefeld-konspiro famiĝis interrete kaj esterrete. Libroj, debatoj, kaj ĉiaj verkoj estis dediĉitaj al ĝi[5]. En 2004, por ĝia 10a datreveno, la dua plej granda televidkanalo de Germanio ZDF dediĉis intervjuon al Achim Held[6],[7].

En 2010 estis publikigita la unua filmo pri la Bielefeld-konspiro, en kiu Achim Held aktive kontribuis. Aliaj filmoj aperis poste.

En 2012 la kanceliero Angela Merkel, dum la atribuo de germania socia prezo pro ŝiaj debatoj kun civitanoj, aludis debaton kiu okazis en Bielefeld aldonante « ... so es denn existiert » (...se ĝi ekzistas) kaj « Ich hatte den Eindruck, ich war da. » (Mi havis la impreson ke mi estis tie)[8].

La urbo Bielefeld havas miksitan senton rilate al la Bielefeld-konspiro. Pro ĝia famiĝo la urbodomo ricevadis grandan kvanton de informpeto kiu pligrandigis la laboron de ĝiaj dungitoj. Samtempe ĝiaj responsuloj pri merkatiko rapide uzis tiun famiĝon, ekzemple en 2014 por la 800-jariĝo de la urbo estis uzita la slogano Das gibt's doch gar nicht (Tio ne eĉ ekzistas)[9]. En 2019, la urbo promesis 1 milionon da eŭroj al tiu, kiu sukcesos pruvi ke ĝi ne ekzistas, kadre de la 25-jariĝo de la Bielefeld-konspiro[10],[11],[12]. Ĉar neniu kapablis pruvi ĝian neekziston, la urbo konkludis ke ĝi ja ekzistis kaj ke la Bielefeld-konspiro estis finita. Por memori ĝin, la urbo starigis ŝtonon en sia historia centro[13].

Similaj parodiaj komplotteorioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas similaj parodiaj komplotteorioj pri la brazila ŝtato Acre[14], la itala regiono Molise[15], la brita vilaĝo Ackworth en West Yorkshire[16]belgaj urboj Hasselt kaj Andenne[mankas fonto], la meksika ŝtato Tlaxcala[17], la argentina provinco La Pampa[18], Finlando[19], la portugala urbo Leiria,[20], la israela urbo Petah Tikva,[21] Aŭstralio[14], la ĉiliaj urboj Rancagua kaj Combarbalá, la kolombia urbo Barrancabermeja, la nederlanda provinco Drenthe, la hungara lago Balaton, la reunia urbo Bras-Panon, la usonaj ŝtatoj Ohio kaj Wyoming[22] kaj la greka urbo Kilkis.[23]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Complot de Bielefeld en la franca Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bielefeld conspiracy en la angla Vikipedio.

  1. The first newsgroup posting (germane).
  2. 2,0 2,1 Achim Held (16-a de majo 1994). Die Bielefeld-Verschwoerung (germane).
  3. Die Bielefeld-Verschwörung (germane).
  4. Germany's Latest Conspiracy Theory (angle) (18-a de novembro 2004). Alirita 28-an de novembro 2022.
  5. "Ich habe die Bielefeld-Verschwörung unterschätzt" (germane) (15-a de majo 2014). Alirita 31-an de aŭgusto 2015.
  6. Zehn Jahre Bielefeld-Verschwörung: Ein Stück Internet-Folklore hat Geburtstag (germane) (5-a de junio 2004). Arkivita el la originalo je 2008-01-31. Alirita 2023-09-27.
  7. Bielefeld existiert nicht! (germane) (17-a de novembro 2004).
  8. Auch Merkel zweifelt an Existenz Bielefelds (germane) (27-a de novembro 2012).
  9. 800 Jahre Bielefeld - Das gibt’s doch gar nicht! (germane). Arkivita el la originalo je 2015-11-26. Alirita 2023-09-01.
  10. P.V. (23-a de aŭgusto 2019). Allemagne: un million d'euros à gagner si vous prouvez que la ville de Bielefeld n'existe pas (france). Alirita 16-an de oktobro 2019..
  11. K. Thor Jensen (21-a de aŭgusto 2019). A Germany City is Offering $1.1 Million to Prove it Doesn't Exist (angle). Alirita 22-an de aŭgusto 2019.
  12. German city offers $1.1M to whoever proves it doesn't exist (21-a de aŭgusto 2019). Alirita 22-an de aŭgusto 2019.
  13. 'Bielefeld exists!': How a German city debunked an old conspiracy (angle) (18-a de septembro 2019). Alirita 9-an de decembro 2020.
  14. 14,0 14,1 James Ball (15-a de aprilo 2018). Australia doesn't exist! And other bizarre geographic conspiracies that won't go away (angle).
  15. Alex Sakalis (23-a de oktobro 2019). The Italian region that ‘doesn’t exist’ (angle). Alirita 4-an de januaro 2022.
  16. Ackworth, West Yorkshire.
  17. ¿Por qué los mexicanos decimos que Tlaxcala no existe? (hispane) (26-a de februaro 2021). Alirita 23-an de junio 2023.
  18. Diario1 (21-a de junio 2019). El tuit viral que asegura que "La Pampa no existe": sus argumentos (hispane).
  19. Mack Lamoureux (8-a de decembro 2016). This Dude Accidentally Convinced the Internet That Finland Doesn't Exist (angle). Alirita 18-an de januaro 2021.
  20. Concelho que não existe (portugale).
  21. האם פתח תקווה קיימת? (hebree) (13-a de septembro 2020).
  22. Growing online theory says Wyoming doesn't exist (angle) (20-a de aprilo 2021). Alirita 4-an de januaro 2022.
  23. Η πιο… αστεία θεωρία συνωμοσίας: «Το Κιλκίς δεν υπάρχει, είναι φανταστική πόλη για να γεμίζει ο χάρτης» (greke) (7-a de decembro 2022). Alirita 20-an de julio 2023.