Saltu al enhavo

Bilkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilkas
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 13′ N, 31° 21′ O (mapo)31.2145231.35798Koordinatoj: 31° 13′ N, 31° 21′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bilkas (Egiptio Nildelto)
Bilkas (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Bilkas

Map

vdr

Bilkas, laŭ egipta arabe بلقاس estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La pli malnova loknomo estis al-Mima wa-l-Maaskar (arabe: الميما والمعسكر) kun signifo: la Mima kaj la armea tendaro. La moderna nomo verŝajne venis de la malnovgreka φυλακῆς kun signifo garnizono.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Bilkas loĝis 125 905 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bilkas kuŝas sur la marborda ebenaĵo 1 m super la marnivelo. Provinca sidejo Mansuro (Egiptio) troviĝas 20, Damiato 49, Tanta 59, Kafr aŝ-Ŝejĥo 67, Zagazigo 71, Port Saido 89, Ŝebin el-Komo 101, Ismailio 112, ĉefurbo Kairo 131, Aleksandrio 139 kilometrojn (aere) [1].

Bilkas travivis la samajn eraojn, ol la proksima Mansuro.

Bilkas estas plejparte agrikultura regiono, kvankam ĝi enhavas kelkajn industriajn uzinojn, ekzemple pri prilaboroj de sukeroj, rizoj kaj plastaĵoj, aŭtoj. Proksime oni ekspuatas tergasojn, krome aldoniĝas la fremdultrafiko pro la proksima feriejo laŭ la mediteranea marbordo.

Bilkas havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas iom pli, ol 50 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 14-27 °C.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Bilkas havas trairan fervojan linion. 5 vojoj kuras al la urbego.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans