Saltu al enhavo

Bismarck-turo (Apolda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bismarck-turo
Bismarck-turo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Apolda
Situo
Geografia situo 51° 2′ 3″ N, 11° 30′ 14″ O (mapo)51.034211.5039Koordinatoj: 51° 2′ 3″ N, 11° 30′ 14″ O (mapo)
Bismarck-turo (Turingio)
Bismarck-turo (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Bismarck-turo
Map
Bismarck-turo
vdr

Bismark-turo (germane Bismarckturm) en Apolda, Germanujo, starigitis kiel multegaj aliaj tiaj turoj je la fino de la 19-a jarcento en memoro de kanceliero Otto von Bismarck. Temas pri unu el 17 ankoraŭ en Turingio konserviĝintaj tiaj imponantaĵoj situante ĉe federacia ŝoseo 87 ĉe la norda urborando. Ĝia alterco estas de 23,75 metroj en teritoripunkto de 226 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondo de Bismarck-societo[redakti | redakti fonton]

Surloka Bismarck-societo fondiĝis en la 1.4.1897 fare de 19 uloj. En 1899 deciditis starigi ĉe la altebenaĵo Mattstedter Höhe apud la nuna federacia ŝoseo 87, nemorigilon. Tio sekvis la ĝeneralan proponon konstrui tiaĵojn ekster urbokernoj por pli bona demalproksima vidiĝeco. La necesan terenon disponigis jam dek jarojn pli frue, en 1889, la heredintoj de la trikotaĵfabrikantoj Christian Zimmermann. Ĝi situas apud iama armea stratego ĝis Lepsiko, inter Apolda kaj Niederroßla. Subtenis la turkonstrufanatikulojn filio apolda-a de Thüringerwald-Verein mone sub la kondiĉo ke ĝi ankaŭ servu kiel publika belvidejo.

Financado kaj meto de la fundamenta ŝtono[redakti | redakti fonton]

Por sukcese fini la tuton la menciita societo organizis en septembro 1900 diversajn monkolektojn, ankaŭ en la najbaraj vilaĝoj Oberroßla, Niederroßla, Wormstedt, Pfuhlsborn, Wickerstedt kaj Eberstedt. La vajmara pejzaĝarĥitekto Adolf Günther komisiistis pri la turoplano dume rajtis realigi la aferon la masonaj mastroj Karl kaj Adolf Hornbogen el Apolda. En la 1.4.1902 metitis la fundamenta ŝtono okaze de la 97-a datreveno naskiĝtaga de Bismarck. Fundamentŝtonen oni enmetis vitran kasedon kun konstruskizo, foto de la arĥitekto, urba kroniko el 1871 kaj tajpita parolado de Bismarck de 1888. La feston solenigis diversaj belaj paroladoj kaj kantadoj.

Inaŭguro[redakti | redakti fonton]

Ne facila problemo estas tamen la financado. La amikara societo ja danke al la vendo de poŝtkartoj kaj similaj aferoj havis enspezojn sed tamen dependis de mondonoj de privatuloj kaj pli malpli spontanee inicititaj kolektiĝoj. Pro tio la efektiva konstru-eko ne eblis ankaŭ la 1.4.1904 t.e. du jarojn post la fundamentoŝtonmetiĝo! Finfine en la 5.9.1904 ĉiuj ĝojis pri sukcesa inaŭguro de propra Bismarck-turo. La meritoj de la konstruintoj aparte honoritis parolade en la Urbodomo de Apolda antaŭ starto de festprocesio disde Foirplaco de Apolda tra Bahnhof-kaj Buttstädter-strato ĝiscele. Ĝin partoprenis diversaj societoj, kluboj reprezentantoj ŝtataj. La Hornbog-oj tamen ankoraŭ en 1906 havis postulojn financajn ...

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La turo ne tute 25 metrojn da alteco havas.[1] kun kvadrata horizontala projekciaĵo de 6 × 6 metroj sur terasa aranĝo kun ŝataj parapetoj. Ili atingeblas tra ekstera ŝtuparo. Depiede ĝisspajre la turo trione maldikiĝas. Tra interna ŝtuparo de 93 ŝtupoj oni venis ĝis la platformo belvida. Finiĝo estas ŝtona krenela krono. Meze de la platformo estas fajropelvo kun diametro de 2,5 metroj. En ĝi miksaĵo de ligno kaj asfalto bruligitis kun bruldaŭro de maksimume tri horoj kaj flamalteco de sep metroj. Supre de la enirportalo muntitis blazono kaj reliefo bismarck-aj. Nord- kaj sudflanke troviĝis regna aglo kaj blazono de la iama Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Post la Dua mondmilito forigitis kaj la enksribaĵo turopinte kaj la reliefo kanceliera.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Iam temis pri belvidejo kun fajropelvo. Dum la Dua mondmilito ĝi intertempe estis observejo por kontraŭbombaviadilo ŝirmado. Komence de la 1970-aj jaroj ĝi fermitis al publika vizito pro munto de televidaj atnetnoj. Nur de 1974 repermesitis surgrimpo. En 1994 necesis nova malfermo pro sekurecaj kialoj. Refermiĝo okazis en 2004: ekde tiam semajnfine kaj somerduonjare pretas por grimpado kaj belvidĝuado. La vido de supre estas suden super la tuta urbo ĝis la altaĵoj de Ilm-Saale-plato apud Vierzehnheiligen (Jena). Nordoriente spekteblas bone Finne-altaĵo kaj Eckartsburg. Ueste kuŝas Vajmaro kaj la memorturo de la eksa koncentrejo kaj sovetia speciala internigejo Buchenwald. De tempo al tempo eĉ Turingia Arbaro montras sian belecon.

Vidoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Der Apoldaer Friedensturm. Ĉe: Apoldaer Heimat, Jahrgang 1989.
  • Otto von Bismarck, Bismarck-Verein und Bismarckturm. Ĉe: Apoldaer Heimat, Jahrgang 2004.
  • Eva Gollrad: Geschichte und Beschreibung der Stadt Apolda 1871–1990. Apolda (sen jarindiko), ISBN 3-00-002012-8.
  • Stadt Apolda (eld.): Der Bismarckturm in Apolda. Apolda 2004.
  • Sieglinde Seele: Lexikon der Bismarck-Denkmäler. Michael Imhof Verlag, Petersberg 2005, ISBN 3-86568-019-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bismarckturm (Apolda) en la germana Vikipedio.