Novkaledonia akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankaventra akcipitro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novkaledonia akcipitro
Novkaledonia akcipitro
Novkaledonia akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Accipiter haplochrous
(Sclater, 1859)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novkaledonia akcipitroBlankaventra akcipitro (Accipiter haplochrous) estas taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estas endemia de Novkaledonio de kio venas la ĉefa komuna nomo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj, sekaj savanoj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri birdo ege strieca, kun malhelbruna dorso strieteca kaj blankaj subaj partoj (de kio venas la alternativa komuna nomo) kun vertikalaj strioj en brusto (iom pli sablokolora) kaj horizontalaj en ventro. La kapo estas strieca blankabruna kun ruĝeca nuanco en gorĝareo kaj vertikala bruna makulo en mentono. La beko estas tre hokoforma kaj malhelgriza kun nigra pinto kaj rimarkinda tre flava vaksaĵo. La kruroj estas flavoranĝecaj kaj la irisoj estas flavaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]