Blazono de Kamboĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Kamboĝo
La reĝa blazono de Kamboĝo
La reĝa blazono de Kamboĝo
Uzata ekde: 1993
vdr

La reĝa blazono de Kamboĝo - kmere ព្រះសិង្ហា - en la nuna formo estas uzata ekde 1993. Ĝi estas la simbolo de la kamboĝa monarkio. La blazono ekzistis en iu formo proksima al la prezentita ekde la starigo de la sendependa reĝlando Kamboĝo en 1953. En nur orkolora variaĵo sur malhelblua fono ĝi ankaŭ estas la simbolo sur la reĝa flago de la monarko de Kamboĝo.

la reĝa flago de la monarko de Kamboĝo

Prezentita sur la blazono estas du bestoj kiuj estas gaĝasinghe (leono kun elefanta rostro) maldekstre, kaj raĝasinghe (reĝa leono), dekstre. La bestoj portas du reĝajn kvin-partajn ceremoniajn ombrelojn kiel reprezentaĵoj de la reĝo kaj la reĝino. Intere estas reĝa krono kun brila diamanto ĉe ĝia pinto. Sur helblua kampo malsupre de la krono estas signo nomata Unalome (la kmera-taja versio de la om-simbolo, sanskrite ॐ, sankta signo en hinduismo kaj budhismo) sur sankta glavo, kiu ripozas sur du ceremoniaj pladoj, taje nomataj พาน, Phan, sed tradicie krom en Tajlando same ankaŭ en Kamboĝo kaj Laoso.

La kmerlingva frazo ព្រះចៅ ក្រុង កម្ពុជា sur la blua tekstobanderolo sub la cetera bildo tradukiĝas Preah Chau (reĝa aŭ favora reganto) Krong (areo, aŭ en ĉi tiu kazo, regno) - Kampuchea (Kamboĝo): do "Reganto de la Regno de Kamboĝo".