Blazono de Malajzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Malajzio
La blazono de Malajzio
La blazono de Malajzio
Uzata ekde: 1965
vdr

La blazono de Malajzio - malaje Jata Negara (prononco "Ĝata Negara") - konsistas el blazonŝildo, portata fare de du tigroj, super kiu ŝvebas duonluno kaj "federacia stelo" kun 14 radioj, kaj sube tekstorubando kiu prezentas la nacian devizon. Ĉar la blazono ekestis el la blazono de la Federaciaj Malajaj Ŝtatoj sub kolonia reĝimo de Britio, la nuna emblemo de la malajzia ŝtato sekvas la principojn de eŭropa heraldiko.

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La blazono de Malajzio konsistas el blazonŝildo, portata kaj subtenata fare de du malajaj tigroj. Super ĝi videblas heraldike orkoloraj (fakte flavaj) duonluno kaj "federacia stelo" kun 14 radioj: La ora koloro simboligas la konstitucie monarkian politikan sistemon de la lando, kaj la duonluno krome simboligas islamon, la ŝtatan religion. 13 el la 14 radioj de la "federacia stelo", malaje nomata Bintang Persekutuan , simboligas la 13 subŝtatojn de Malajzio, kaj la 14-a la (sume tri) federaciajn teritoriojn. La tekstorubanto sube en la malaja prezentas la nacian devizon, "Bersekutu Bertambah Mutu", en Esperanto "unueco estas forto".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]