Emblemo de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Barato
emblemo de Barato
emblemo de Barato
Uzata ekde: la 26-a de januaro 1950
vdr
la origina, historia tri-leona kapitelo de Aŝoko

La emblemo de Barato bildigas simboligitan bildigon de la historia tri-leona kapitelo de Aŝoko. Ĝi adoptiĝis la 26-an de januaro 1950, la tagon en kiu Barato iĝis respubliko. La emblemo konsistigas parton de la oficiala letera kapo de la registaro de Barato kaj same aperas sur ĉiuj moneroj kaj monbiltoj de la nacia valuto, la barata rupio. Ĝi ankaŭ foje transprenas la funkcion de nacia blazono kaj aperas en tiu funkcio ekzemple sur la naciaj pasportoj. La simboligita rado de imperiestro Aŝoko bildiĝas en la flago de Barato.

Reliefa versio de la emblemo sur la frontono de la nacia domo de verkistoj.