Blazono de la Maldivoj
La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de la Maldivoj konsistas el kokosa palmo, lunarko, ora stelo kaj du krucigitaj naciaj flagoj kun la tradicia titolo de la ŝtato, skribata en araba kaligrafio - الدولة المحلديبية, kio tradukeblas al "ŝtato de la Maldivoj" aŭ "ŝtato de la mil insuloj" (la ŝtato fakte konsistas el proksimume 2000 insuloj).
Formale la ŝtata simbolo konsideratas emblemo, ĉar ĝi ne havas blazonŝildon.
Interpreto[redakti | redakti fonton]
La prezentita kokosa palmo reprezentu la vivtenon de la ŝtatanoj laŭ maldivaj kutimoj kaj tradicio. La loĝantoj kredas la kokosan palmon esti la plej utila arbo al ili kaj ili utiligas ĉiun parton de la arbo per diversaj aplikoj de medicino ĝis barko-konstruaĵo. La lunarko, universala islama simbolo, kaj ĝia akompana stelo simboligu la islaman kredon de la ŝtato kaj ĝia aŭtoritato.
|