Lunarko kaj stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lunarko kaj stelostelo kaj lunarko (skribsigno: ☪) estas kombinaĵo de du komunaj simboloj, ĉiu aparte, aŭ kune, kiel simbolo de la religio de Islamo [1][2].

Lunarko kaj stelo uzata en Bizanco.
ligitaj pere de ĉeno

La stelo kaj la lunarko estis la simboloj en la flago de la Otomana Imperio kaj en la flagoj de diversaj landoj kiuj sekvis ĝin: Turkio, Libio (inter 1951-1969 kaj komence en 2011), Tunizio (komencante en 1956) kaj Alĝerio (komencante en 2011). en 1958). La simbolo aperas ankaŭ sur la flagoj de Azerbajĝano, Pakistano, Malajzio kaj Maŭritanio. Malsamaj versioj de la simbolo aperas ankaŭ sur la flago de Uzbekio kaj Komoroj, same kiel sur la simbolo de Okcidenta Saharo, Kaŝmiro kaj aliaj.

En la okcidenta mondo, ekde la sepdekaj de la 20-a jarcento, la simbolo prenis la signifon de la simbolo de Islamo. La simbolo estis adoptita fare de arabaj naciismanj organizaĵoj, same kiel de la movado Nacio de Islamo kaj aliaj organizaĵoj kiuj predikas Islamismon.

Historia uzo[redakti | redakti fonton]

14-ajarcenta pentraĵo prezentanta la soldatojn de la Mamelukoj Sultanlando dum la Batalo de Homs en 1299

En la malproksima pasinteco, la simbolo estis uzita por la moabidoj kaj la sumeroj, kie la simbolo aperas sur buleoj kun moabitaj nomoj [3]. La akceptita interpreto estas, ke la lunarko reprezentas la lundion Sin kaj Iŝtar reprezentitajn en la formo de la planedo Venuso [4][5] .

Monero de la Sasanida Imperio - la 7-a jarcento, kun portreto de Ardaŝiro la 3-a.

La kombinaĵo de simboloj alvenis en Mezopotamio en la unua jarcento a.K., kaj Mitridato la 1-a de Partujo monfaris monerojn stampitaj kun tiuj simboloj.

La spajro de la Taĝ-Mahalo estas ornamita kun stelo kaj lunarko en la Mogola versio

La uzo de la kombinaĵo de simboloj en la regiono daŭris, kaj estis utiligita fare de Mitridato la 6-a de Ponto [6] kiel lia sigelo, kie la lunarko reprezentas lokan lundiinon kaj la stelon Ahura Mazda (aŭ greka Zeŭso ). Dum la Sasanida Imperio, moneroj estis monfaritaj kun kombinaĵo de tiuj simboloj [7].

En la Mezepoko la uzo de la simbolo ne estis asociita kun Islamo kaj ankaŭ aperas en kristanaj simboloj. La komenco de asocio kun Islamo estas ligita kun la Krucmilitoj, kiam la islamaj armeoj foje estis prezentitaj kun la stelo kaj la lunarko sur siaj flagoj.

Ŝaho Ĝahano, reĝo de la Mogola Imperio, estis konata pro sia uzo de la lunarko kaj la stelo en ĝiaj simboloj, sed la lunarko en lia versio estas indikita supren kaj ne al la flanko de la stelo. Ekzemple, supre de la spajro de la Taĝ-Mahalo, la simbolo aperas en tiu formo, originante de la Mughal Imperio.

Uzo de similaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Simbolo de pola nobelaro

Similaj simboloj estas uzitaj en malsamaj landoj, sed senrilataj kaj kutime kun nur loza simileco al la simbolo. Ekzemple, la Flago de la Kokosinsuloj portas lunarkon kaj la kvin stelojn de la Suda Kruco, la Flago de Singapuro ankaŭ portas lunarkon kaj kvin stelojn, sed ĝi ankaŭ estas senrilata al la mezorienta stelo kaj lunarko aŭ la flago de la Kokosaj Insuloj.

Inter aliaj, en hereldikaj blazonoj de la pola nobelaro simila formo de la stelo kaj lunarko estas uzata, sed kiam la lunarko estas sub la stelo kaj ne apud ĝi - simile al la uzo farita en la Mughal Imperio. Tamen tio neniel rilatas al la uzo de la simbolo en Mezoriento.

Nuntempa uzo[redakti | redakti fonton]

Naciaj flagoj[redakti | redakti fonton]

La sama simbolo estis uzita en aliaj naciaj flagoj enkondukita dum la 20a jarcento, inkluzive la flagoj de Kazaĥio (1917), Azerio (1918, re-enkondukita 1991), la Rif Respubliko (1921), Pakistano (1947), Malajzio (1948), Maŭritanio (1959),

Kashmir (1974) kaj la parte rekonita statojn de la Sahrawi araba Demokrata Respubliko (1976) kaj Norda Kipro (1983). La simbolo ankaŭ povas reprezenti flagon de urboj aŭ emirolandoj kiel la emirolando de Umm Al-Quwain.

Naciaj flagoj kun lunarko apud pluraj steloj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cyril Glassé , The New Encyclopedia of Islam (revised ed. 2001), s.v. "Moon" (p. 314).
  2. "Many Muslim scholars reject using the crescent moon as a symbol of Islam. The faith of Islam historically had no symbol, and many refuse to accept it." Fiaz Fazli, Crescent magazine, Srinagar, September 2009, p. 42.
  3. Othmar Keel, Christoph Uehlinger, Gods, Goddesses, and Images of God in Ancient Israel, Fortress Press, 1998, p. 322.
  4. (Dec 21, 1991) “Heavenly Signs”, New Scientist, p. 48–51. 
  5. Inferential evidence for the pre-telescopic sighting of the crescent Venus (Oct 18, 1995).
  6. Andrew G. Traver, From Polis to Empire, The Ancient World, c. 800 B.C.–A.D. 500, Greenwood Publishing Group, 2002, p. 257
  7. "The star and crescent are common Persian symbols, being a regular feature of the borders of Sassanian dirhems." Philip Grierson, Byzantine Coins, Taylor & Francis, 1982, p118

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]