Blazono de Libano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Libano
La blazono de Libano
La blazono de Libano
Uzata ekde: proksimume 1920, oficiala ekde 1943
vdr

La blazono de Libano (arabe شعار لبنان) similas al la flago de Libano: ambaŭ konsistas el po ruĝa strio supre kaj malsupre, envolvante mezan blankan strion. Centre bildiĝas la silueto de verda lebanona cedro. Precipa diferenco de la flago estas, ke en la blazono la tri strioj ne horizontalas, sed oblikvas. Plia detaleto estas ke en la flago la silueto de la lebanona cedro tuŝas ambaŭ ruĝajn striojn, kaj en la blazono nur preskaŭ tuŝas ilin.

Kaj la flago kaj la blazono estis dizajnitaj por esti neŭtralaj ŝtataj simboloj, ne aliancitaj al ajna religia grupo de la ŝtato Libano. La ruĝaj strioj simbolas la puran sangon verŝita por la liberigo - krome ruĝis la uniformoj de la libana legio dum la Unua Mondmilito. La blanka strio simbolas pacon, kaj la blankan neĝon kovrantan la montojn de Libano. La verda cedro simbolas senmortecon kaj konstantecon kaj ĝi estas fama pro mencio en la Biblio.

Kvankam la flago kaj blazono ekzistas nur ekde duona jarcento, la arbo ĉe la centro de la flago - la Cedro de Libano - estis emblemo de la lando ekde la tempo de la reĝo Salomono, antaŭ preskaŭ 2000 jaroj. Specife, la cedro estas la simbolo de la kristana komunumo maronitoj de la lando. Ĝi unue ekaperis sur flago en 1861 kiam Libano estis parto de la Otomana Imperio.