Blumakula arbarkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blumakula arbarkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turturo Turtur
Specio: Blumakula arbarkolombo Turtur afer
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blumakula arbarkolombo, Turtur afer, konata ankaŭ kiel Blumakula kolombo, estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de arbarkolomboj nome Turtur, iom simila al genro Streptopelia, sed kun pli longa vosto.

Ĝi estas abunda tra Afriko suden de Sahelo; ĝi estas parte en Orienta Afriko kaj foresta el suda Afriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiel la proksima parenco Blukapa arbarkolombo, temas pri grizecbruna kolombo kun helblueca kapo kaj ruĝaj bekoj kaj kruroj. La plej rimarkinda trajto estas kelkaj brile malhelbluaj makuletoj sur flugiloj kiuj videblas ripoze kaj estas tialo por la nomo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Blumakula arbarkolombo en sia sesvoluma Ornithologie baze sur specimeno kolektita en Senegalo. Li uzis la francan nomon La tourterelle de Sénégal kaj la latinlingvan Turtur senegalensis.[1] Kvankam Brisson stampis latinlingvajn nomojn, tiuj ne kongruas kun la dunoma sistemo kaj ne estas rekonata de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[2] Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 12a eldono, li aldonis 240 speciojn kiuj estis iam priskribitaj de Brisson.[2] Unu el tiuj estis la Blumakula arbarkolombo kiun li metis kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genron Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampitan per la dunoma sistemo Columba afra kaj citis la verkon de Brisson.[3] La specifa nomo afer estas latinlingva vorto por "Afriko".[4] La specio estas nune metita en la genro Turtur kiu estis enkondukita en 1783 de la nederlanda natursciencisto Pieter Boddaert.[5][6] La specio estas monotipa: ne estas subspecio agnoskita.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés Volume 1 (fr, la). Jean-Baptiste Bauche, p. 122–123, Plate 10 fig 1. La du steloj (**) starte indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzameno de unu specimeno.
  2. 2,0 2,1 (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335. 
  3. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono Volume 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton : avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  6. 6,0 6,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 14a de Marto 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]