Boaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Boaco/Karibuo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Theria
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Genro: Rangifer
C.H. Smith, 1827
Specio: R. tarandus
Rangifer tarandus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Boaco (science: Rangifer tarandus)[1] (el la samea; nordsamee boazu [2] ), norda cervorangifero (el la latina rangifer), estas speco de cervo, kiu loĝas en la senarbara tundro de la Arkto, precipe en Kanado, Gronlando, Norda Rusio kaj Sameio, kaj nutras sin ĉefe per likenoj el sub la neĝtavolo. En Sameujo kaj Rusio homoj paŝtas la boacojn, sed en Kanado la boacoj estas sovaĝaj, pli grandaj, migrantaj en grandaj gregoj, ĉasataj de lupoj. La gregeman boacon oni ne maldistingu kun la izolema pli granda, larĝkorna alko.

El la cervedoj nur la boacoj ambaŭsekse portas kornaron.

Tiu holarktisa specio longas 1,2-2,2 metrojn, kun vosto 10-21 centimetrojn longa, kaj altas 1,1-1,4 metrojn. La plenkreska rangifero povas atingi la pezon de 318 kilogramoj. La bredata rangifero estas iom malpli granda ol la sovaĝa. La rangifero havas densajn vilojn kovritajn de rektaj kaj rigidaj haroj, kiuj povas rezisti kontraŭ frosto. Ĝi ankaŭ havas harojn sur la muzelo kaj oreloj. Ĝiaj plataj kaj larĝaj hufoj kun profundaj fendoj estas taŭgaj por irado sur mola grundo kaj neĝo. La rangiferoj forte diferencas inter si en harkoloro. Estas rangiferoj grizaj, brunaj, malhelbrunaj. Iuj eĉ havas helajn aŭ blankajn harojn sur la abdomeno, koksoj kaj internaj flankoj de la kvar membroj. Vintre la haroj fariĝas grizblankaj, preskaŭ blankaj.

La rangiferoj estas plej migremaj. Ili tre emas loĝi grupe. Somere dekoj da femalaj kaj junaj rangiferoj serĉas manĝaĵojn kune. Escepte de la oestra periodo en aŭtuno, la maskla rangifero ne vivas kune kun femalaj. En la oestra tempo la maskla rangifero kolektas ĉirkaŭ si grupon da femalaj, kiuj foje atingas pli ol 30. La maskla rangifero gardas la femalajn kontraŭ atenco de aliaj masklaj rangiferoj. Tiutempe junaj rangiferoj vivas ankaŭ kune kun siaj patrinoj. Post la oestra periodo la malgrandaj grupoj kune translokiĝas. Granda grupo ĝenerale konsistas el miloj da rangiferoj. La rangifero manĝas ĉefe herbojn, arbofoliojn, muskon kaj likenon. Ĝi havas neakrajn okulojn kaj orelojn, sed akran flaradon. Ĝi estas tre lerta en naĝado. Ĝi naĝas ne tre rapide, sed povas naĝi longan distancon. Septembre kaj oktobre ĝi estas en la oestro, maje kaj junie la femala rangifero naskas idon. La gravedeco daŭras 240 tagojn. Ĉiufoje ĝi naskas unu aŭ du idojn. La ĵus naskita rangifero ne havas makulojn sur si. Ĉirkaŭ du monatojn post sia naskiĝo la rangiferidoj ĉesas mamsuĉi kaj sekvas siajn patrinojn por translokiĝi. Ili maturiĝas post unu kaj duono jaroj. La vivo daŭras 15 jarojn.

Referencoj

Vidu ankaŭ