Bonifacius Amerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifacius Amerbach
(1495-1562)
Svisa juristo, humanisto, komponisto kaj pedagogo.
Svisa juristo, humanisto, komponisto kaj pedagogo.
Persona informo
Naskiĝo 11-a de oktobro 1495
en Bazelo,   Svislando
Morto 25-a de aprilo 1562
en Bazelo,   Svislando
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo, Universitato de Frajburgo, Universitato de Avinjono
Familio
Patro Johann Amerbach vd
Gefratoj Margaretha Amerbach • Basilius Amerbach la Maljuna • Bruno Amerbach vd
Infanoj Basilius Amerbach la Juna vd
Profesio
Okupo komponisto • universitata instruisto • juristo vd
Laborkampo juro • eduka sistemo • muziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bonifaco Amerbako (1495-1562) estis svisa juristo, humanisto, latinisto, helenisto, komponisto, reformisto kaj pedagogo. Li estis la plej juna filo de Johann Amerbach (1440-1513) kaj Barbara Ortenberg, kaj studis ĉe Andrea Alciato (1492-1550) en la Universitato de Avinjono kaj profesoris pri Romia Juro en la Universitato de Bazelo.

Lia distinga sinteno kiel erudiciulo elmontriĝas per la amikeco kun Erasmo de Roterdamo (1465-1536), kiu nomumis lin lia sola heredanto. Li estis frato de Basilius Amerbach la Maljuna (1488-1535) kaj patro de Basilius Amerbach la Juna (1533-1591). Cetere, lia filo estis pasiita kolektanto de la pentraĵoj de Hans Holbein la Juna (1497-1543)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inter 1507 kaj 1509 li vizitadis la humanisman lernejon de Selestato sub gvidado de Hieronymus Gebwiler (1473-1545). Tiuepoke li konataĝis kun la orgenisto kaj orgenfabrikanto Hans Tugi (1460-1519). En 1511 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Bazelo, ricevinte sian diplomon kiel bakalaŭro en 1511 kaj sian Majstrecon pri Artoj en la 1-a de februaro 1512. Tie li studis muzikteorion kaj ricevis lecionojn de la orgenisto Hans Kotter (1480-1541). La Kodekso de Amerbach estas unu el la plej kompletaj traktaĵoj pri muziko en la unua duono de la 16-a jarcento.

En 1513 li pluigis siajn studojn en la Universitato de Frajburgo kie li sin dediĉas al juro. Ĉe Ulrich Zasius (1461-1536) li lernis la fundamentojn pri civila juro, kiu komencis emancipiĝi el la skolastika tradicio kaj la disciplino renoviĝis. Tiuepoke li enamikiĝis al Sixt Dietrich (1494-1548) kaj Hans Weck (1495-1536), orgenisto de la katedralo de Frajburgo. Inter 1519 kaj 1525, Amerbako kompletigis siajn studojn en la Universitato de Avinjono, kie li estis disĉiplo de Andrea Alciato (1492-1550) kaj Giovanni Francesco de Ripa (1480-1535)[1], kaj tie li defendis sian doktoriĝan disertacion pri kanona kaj civila juroj. Amerbako admiris ambaŭ profesorojn sed lia apudigo al Alciato estis pli intima kaj longedaŭra.

En 1525 li okupis la katedron pri Romia Juro en la Universitato de Bazelo. Post la tempa paŭzo de la universitato dekretita pro la protestanta reformo, Amerbako iĝis unu el ĝiaj unuaj profesoroj post la remalfermo. Kvinfoje li elektiĝis kiel rektoro de la universitato.

En 1527, li edziĝis al Marta Fuchs, filino de komercisto kaj urbestro en la urbo Neuenburg am Rhein, en 1533 lia sola filo Basilius Amerbach naskiĝis kaj samkiel la patro estis renoma juristo kaj humanisto. Inter 1536 kaj 1548 li konsekriĝis kiel emerita profesoro kaj plu instruis en la universitato. En 1535, li iĝis Sindiko aŭ "urbestro" en la urbo Bazelo, defendis la kaŭzon de Erasmo de Roterdamo kaj sukcesis lian nomumadon kiel privata docento en la Universitato de Bazelo. Li ankaŭ estis jura konsilisto de pluraj urboj kaj princlandoj en la Sankta Romia Imperio.

Ekde 1533, Amerbach laŭgrade apudiĝas al la vivo de Marteno Bucero: sub lia influo li engaĝiĝas en la kaŭzo de la reformo kaj en 1534 li agnoskis la doktrinon pri eŭkaristio. Ekde 1533, li iĝis delegito kaj juĝisto por la "Sinodo de Strasburgo", kaj en 1540 li partoprenas en la "Koncilio de Vormio".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Bonifacii Basiliique Amerbachiorum et Varnbueleri epistolae mutuae, 1877, Bonifacius Amerbach, Basilius Amerbach, Nikolaus Varnbüler, Jakob Achilles Maehly
  • (Bonifacii et Basilii) Amerbachiorum epistolae mutuae Bononia et Basilea datae, 1888, Bonifacius Amerbach, Basilius Amerbach
  • Catalogi duo operum D. Erasmi Roterodami ab ipso conscripti, & digesti. Cum ..., 1537, Erasmus Roterodamus, Bonifacius Amerbach, Germain de Brie, Friedrich Nausea, Beatus Rhenanus
  • Universitati litterarum et artium Bononiensi solemnia saecularia octava: A.D. III. idus iunias anni MDCCCLXXXVIII celebranti pie sincereque gratulantur Universitatis Basiliensis rector et senatus, 1888, Schultzii (L. Reinhardti) Academiae Typographi
  • Die Amerbachkorrespondenz, Volume 10;Volume 12, Bonifacius Amerbach, Alfred Hartmann
  • Universitati litterarum et artium Bononiensi solemnia saecularia octava a. d. III idus junias... 1888 celebranti... gratulantur universitatis Basiliensis rector et senatus. Insunt Amerbachiorum epistolae mutuae Bononia et Basilea datae. (Ediderunt Albertus Teichmann et Ludovicus Sieber.) 1888
  • Die Tabulaturen aus dem Besitz des Basler Humanisten Bonifacius Amerbach. In: Tabulaturen des XVI. Jahrhunderts. Bärenreiter, Bazelo, 1967

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]