Boris Voznickij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Voznickij
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1926 (1926-04-16)
en Nahirne
Morto 23-an de majo 2012 (2012-05-23) (86-jaraĝa)
en Zolochiv Raion
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoSovetunioUkrainio
Okupo
Okupo historiisto • arthistoriisto • muzeisto • ekspozicia kuratoro
vdr

Boris Voznickij (ukraine: Борис Григорович Возницький; naskiĝis la 16-an de aprilo 1926 en Nahirne, Lviva provinco, mortis la 23-an de majo 2012 en aŭtomobila akcidento) – ukraina historiisto pri arto, direktoro de Lvova Artgalerio, prezidanto de ukraina nacia komitato de Internacia Konsilio de Muzeoj (ICOM), posedanto de la honora doktoreco de Pedagogia Universitato de Krakovo kaj de Akademio de Belartoj en Varsovio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito soldatservis en puna taĉmento de Ruĝa Armeo, post la milito studis en Lernejo de Belartoj je la nomo de Ivan Truŝa, kaj poste en historia fakultato de Rusia Akademio de Belartoj en Peterburgo. En 1960 iĝis anstataŭanto de direktoro de la Muzeo de Ukraina Arto, kaj de 1962 direktoro de Galerio de Pentroarto en Lvovo.

En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento kontribuis al savo de multaj artverkoj disigitaj en forlasitaj historiaj monumentoj de Okcidenta Ukrainio. Li atingis forgesitajn kortegojn, preĝejojn, monaĥejojn kaj tombejojn en Lviva provinco: Żółkiew, Olesko kaj Złoczów, alveturigante tieajn artverkojn al muzeaj deponejoj. En Horodenka savis restaĵojn de la altaro de Johano Georgo Pinzel. Sur forgesita tombejo malkovris tomban ŝtonon al familio Poniński kun reliefo de dana skulptisto Bertel Thorvaldsen. Sume oni savis ĉ. 36 mil de artaĵoj. Danke al lia peno en 1961 komenciĝis rekonstruo de kastelo kaj monaĥejo en Olesko, kastelo en Złoczów kaj en Podhorce, krome de kastelturoj en Pietniczany. Laŭ lia iniciato oni kreis novajn muzeojn, kiel ekzemple muzeo al Pinzel en Lvovo, kie ankaŭ li kontribuis al konservado de la kapelo de familio Boim kune kun preĝejo kaj monaĥejo de bernardanoj.

En 2003 estis distingita de Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, kaj en 2006 – Ora Medalo "Merita al Kulturo Gloria Artis. Posedanto de la honora doktoreco de Pedagogia Universitato de Krakovo kaj de Akademio de Belartoj en Varsovio. En 2009 ricevis titolon de honora civitano de la urbo Lvovo. La 12-an de aprilo 2013 Ministerio pri Kulturo de Ukrainio donis al Lvova Artgalerio la nomon de ĝia plurjara direktoro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Borys Woźnicki, Jan Jerzy Pinzel, Bosz, Olszanica 2007, ISBN 9788389747679
  • Борис Возницький, Автопортрет на тлі часу (Aŭtoportreto fone de la tempo), 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]