Saltu al enhavo

Borne Sulinowo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borne Sulinowo

Blazono

Blazono
urbo
Borne Sulinowo (Pollando)
Borne Sulinowo (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Bornego Sulinowa
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Szczecinek
Komunumo komunumo Borne Sulinowo
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 15-a de septembro 1993
Koordinatoj 53° 34′ N, 16° 32′ O (mapo)53.56666666666716.533333333333Koordinatoj: 53° 34′ N, 16° 32′ O (mapo)
Areo 18,15 km²
Loĝantaro 5032 (en 2021)
Loĝdenso 277 loĝ./km²
Poŝtkodo 78-449
Telefona antaŭkodo 94
Aŭtokodo ZSZ
TERYT 4324415044
Estro R. Pietkiewicz - Chmyłkowska
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro al. Niepodległości 6
Poŝtkodo de estraro 78-449
Komunuma retejo http://umig.bornesulinowo.ibip.pl
vdr

Borne Sulinowo (germane Groß Born, historie Linde) estas urbeto de ĉ. 4 500 loĝantoj en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando.

La urbodomo en Borne Sulinowo, antaŭe la sidejo de la estraro de garnizono

Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Szczecinek.

La unuaj ŝpuroj de homo en tiu regiono devenas de la ŝtonepoko, t.e. neolitiko (ĉirkaŭ 10 000 da jaroj a.K.). Dum la 13a jc okazis la unua veno de la germanaj koloniistoj. Dum la sekvontaj jarcentoj tiuj teritorio estis ĉe la limoj de du ŝtatoj kaj havis ĉi tie siajn influojn regantoj de Pollando, Germanio kaj Skandinavio. Tiu stato daŭris ĝis la 20a jc. Komence de 1945 germanaj soldatoj forlasis la lokon, post kiam okupis ĝin Ruĝa Armeo, daŭrigante ties militistan karakteron. Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco efektiviĝis la forpelo de la germana loĝantaro kaj anstataŭigo de ĝi per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando oriente de la Curzon-linio. Malgraŭ tio, ke la areo en 1945 estis formale enkorpigita al Pollando, ĝi tamen fakte estis apartigita de la teritoria strukturo de la lando.[klarigu] Rusa armeo forlasis Borne Sulinowo nur la 12-an de oktobro 1992. Borne Sulinowo ricevis la urborajtojn la 15-an de septembro 1993 kaj ekestis unu el la plej novaj urboj en Pollando.

Elstaruloj

[redakti | redakti fonton]
  • Ernst A. Schmidt, klasika filologo (n. 1937 en la urbokvartalo Pielburg, ekde 1946 Piława)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Jolanta Aniszewska, Renata Kobylarz-Buła, Piotr Stanek, Zwykły żołnierski los. Jeńcy wojenni na Pomorzu Zachodnim (1939-1945), Opole: Centralne Muzeum Jeńców Wojennych w Łambinowicach, 2011.
  • Jarosław Ellwart, Wał Pomorski, Gdynia: Wydawnictwo Region, 2014.
  • Norbert Maczulis, Poniemiecki poligon pomorski Gross Born (Borne Sulinowo), Kartuzy: Towarzystwo Przyjaciół Muzeum Kaszubskiego im. Franciszka Brzezińskiego, 2005.
  • Jerzy Rostkowski, Znikające miasta, Varsovio: Agencja Wydawnicza CB, 2004.