Ernst A. Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst A. Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1937 (1937-09-26) (86-jaraĝa)
en Piława, Szczecinek County
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Ernst August SCHMIDT (naskiĝinta la 26-an de septembro 1937 en Borne Sulinowo-Piława) estas germana klasika filologo kaj disĉiplo de Viktor Pöschl. Lia patro estis evangelia pastro; li estas edzigita ekde 1967 havante tri infanojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post forpelo la familio venis en 1946 al Büdingen, kie Schmidt frekventis inter 1947 kaj 1957 la nehumanisman gimnazion. Post deviga soldata servado li komencis en 1958 studon pri klasika filologio en Tübingen, Munkeno kaj Hajdelbergo. Post trapaso de la ŝtata ekzameniĝo en 1963 sukcesis lia doktoriĝo en 1964 post defendo skribo kaj defendo de la komenta laboraĵo pri la pseŭdaristotela verko De virtute.

Inter 1964 kaj 1969 estis Schmidt scienca helpulo en Hajdelbergo ĉe la Seminario pri klasika filologio. En 1966/67 li ĝuis stipendion de British Council je Kembriĝo. En 1969 habilitiĝis li per la verko Poetische Reflexion. Vergils Bukolik nomumote en 1970 universitata docento. Inter 1970 kaj 1971 li anstataŭis la hajdelbergan katedestron Franz Dirlmeier (helena lingvo) antaŭ ol iri ĝis 1972 al Pittsburgh plukleriĝe (danke al la programo Andrew Mellon Postdoctoral Research Fellow). En 1973 li nomumitis eksterorda profesoro kaj inter 1975 kaj 1988 li ĉefresponsis pri la eldono de la fakgazeto "Antike und Abendland".

Post gastprofesorado ĉe la Universitato de Vieno en 1977/78 li rifuzis resti en la ĉefurbo de Aŭstrujo preferante la altlernejon Tübingen kie li posteulu sian instruiston Ernst Zinn. Tie Schmidt ekde 1979 orde profesoris. En 1982 li iĝis orda membro de la hajdelberga akademio estonte inter 1987 kaj 1989 unua estro de Mommsen-societo. Inter 1989 kaj 1990 Schmidt tri semestrojn docentis ĉe Universitato Brown en la departemento pri klasikaĵoj kaj kompara literaturscienco. En 1995 li iĝis koresponda membro de la Aŭstria akademio de la sciencoj en Vieno; ekde 1996 li membras ĉe Comité Scientifique de Hardt-fondaĵo en Vandœuvres. Post gastdocentado ĉe la Universitato de Graz (2001) li emeritiĝis. Tamen li en la vintra semestro de 2002/03 troviĝis en Vieno kaj ekde la somera semestro 2004 ĝis la somera semestro 2005 en Zuriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]