Romont FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bossens)
- La mallongigo FR en Romont FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Romont.

Romont
Blazono de Romont
Blazono de Romont
Blazono de Romont
Romont
Romont
Romont
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 41′ 40″ N 6° 55′ 5″ O / 46.69444 °N, 6.91806 °O / 46.69444; 6.91806 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 40″ N 6° 55′ 5″ O / 46.69444 °N, 6.91806 °O / 46.69444; 6.91806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4588
Areo 10,89 km²
Alteco 780 m super marnivelo
Poŝtkodo 1680
Komunumkodo 2096
Mapo de Romont
Mapo de Romont
Mapo de Romont
vdr

Romont estas urbo, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 4588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Romont situas en sudokcidento de la Friburga Mezlando sur izolita monteto, ĉirkaŭ kiu fluas en oriento la rivero Glano kaj en okcidento kaj nordo ties alfluanto Glaney. La komunumo Romont konsistas el la historia urbeto Romont, la stacidoma kvartalo, kaj la vilaĝetoj Les Chavannes, Le Glaney, Bossens, Arruffens kaj L'Halle, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,89 km², de kiuj 13,6% estas kovritaj de arbaro, 67,2% servas por agrikulturo kaj 19,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Romont limas en nordo al Villarzel (VD), en nordoriento al La Folliaz, en oriento al Villaz-Saint-Pierre, en sudoriento al Mézières, en sudo al Siviriez, en sudokcidento al Billens-Hennens, en okcidentnordokcidento al Prévonloup (VD), en nordokcidento al Dompierre (VD), kaj en nordnordokcidento al Villars-Bramard (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Romont kruciĝas la kantonaj vojoj n-ro 155, 156, 188 kaj 151.1. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A12 situas sude en distanco de proksimume 11 kilometroj apud Vaulruz kaj norde en distanco de proksimume 16 kilometroj apud Matran. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano. Krome ekzistas flanka fervojlinio de Romont al Bulle. La stacidomo de Romont estas haltejo de rapidtrajnoj. La stacidomo estas elipunkto de diversaj bus- kaj poŝtautolinioj al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Romont datiĝas el la jaro 1177 kiel Rotundo Monte. La pretendita fondo fare de la burgonja reĝo Rudolfo la 2-a en la jaro 921 estas legendo. Dokumento de la Abatejo Hauterive el la jaro 1177 mencias Romont kiel arbara monteto. En la jaro 1239 Petro la 2-a de Burgonjo akiris la monteton sendis tien administranton kaj konstruigis burgon kaj setlejon, kiu estis finkonstruita en 1260. La burgo parte disfalis en la jaro 1579 sed estis rekonstruita fare de Friburgo en la jaro 1591. Dum mezepoko Romont post Laŭzano estis unu el la plej gravaj vaŭdaj urboj. Ĝis Berno en la jaro 1536 konkeris Vaŭdon, la civitanoj de Romont restis fidelaj al siaj savojaj mastroj. Por konservi sian katolikan kredon Romont sin tiam submetis al Friburgo kaj fariĝis ĉefloko de la Kamparvoktejo Romont. Dum la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Romont estis ĉefloko de la helveta distrikto Romont. De 1803 ĝis 1848 ĝi estis prefektejo kaj poste ĉefloko de la distrikto Glano.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]