Bremen-Verden
Bremen-Verden | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Herzogtümer Bremen und Verden germane Hertigdömet Bremen och Hertigdömet Verden svede | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
ŝtato de la Sankta Romia Imperio • eksa administra teritoria unuo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Reichsthaler
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
reala unio kun Hanovro
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La duobla duklando Bremen-Verden [Bremen-Ferdn] – nomita laŭ la urboj Bremen kaj Verden – estis teritorio de la Sankta Romia Imperio, kiu estiĝis en 1648 el la antaŭaj princepiskopujoj de Bremen kaj de Verden. Ĝi situis inter la riveroj Weser [Veza] kaj Elbo en nordokcidenta Germanio. La ŝtato kovris la areon de la nuntempaj germanaj distriktoj Cuxhaven, Stade, Rotenburg, Harburg, Osterholz kaj Verden, kaj aldone la areon de la nuntempa urbo Bremerhaven kaj de iuj areoj, kiuj nuntempe apartenas al la teritorio de la urboŝtatoj Bremen kaj Hamburgo. La urbo Bremen mem tamen ne apartenas al Bremen-Verden. Administra centro de la teritorio Bremen-Verden estis la urbo Stade.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Vestfalia Paco de la jaro 1648 la eksaj ekleziaj regnoj Bremenio (princo-ĉefepiskopujo = Erzstift) kaj Verden (princo-episkopujo = Hochstift) estis forprenitaj de la eklezio kaj donitaj al la reĝlando Svedio. La tiel kreita duobla duklando Bremen-Verden sub sveda kontrolo ricevis la urbon Stade kiel ĉefurbon.
Dum la Brandenburgia-Sveda Milito – konflikto el la serio de la nordiaj militoj – inter la jaroj 1675 kaj 1676 la sveda duklando estis okupita de pluraj ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio kaj de Danio kaj restis okupita ĝis la fino de tiu milito. Kadre de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye de la jaro 1679 la teritorio tamen estis redonita al Svedio.
Ekde la jaro 1712 por mallonga tempo sub dana regado, la teritorio dum 1715/1719 iĝis parto de la elektoprinclando Hanovro, kaj restis tie (kun etaj interrompoj per sveda kaj franca okupoj), ĝis dum la jaro 1866 la reĝlando Hanovro estis konkerita kaj aneksita de Prusio. La teritorio ankaŭ ene de Prusio pluekzistis kiel administra unuo – ekde la jaro 1885 sub la nomo "distriktaro Stade".
Post la malfondo de la ŝtato Prusio dum la jaro 1945 la teritorio, daŭre sub la nomo "distriktaro Stade" iĝis parto de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio.
Listo de dukoj de Bremen-Verden
[redakti | redakti fonton]1648-1712: Reĝoj de Svedio
- 1648–1654 Kristina (Svedio)
- 1654–1660 Karolo la 10-a Gustavo (Svedio)
- 1660–1697 Karolo la 11-a (Svedio)
- 1697–1718 Karolo la 12-a (Svedio)
- 1718-1719 Ulrika Eleonora (Svedio), nur pretende, sen imperia feŭdo
1715-1807 kaj 1813-1823: Princoj-elektistoj/Reĝoj de Hanovro kaj Britio
- 1715–1727 Georgo la 1-a (Britio), nur pretende, sen imperia feŭdo
- 1727–1760 Georgo la 2-a (Britio)
- 1760–1820 Georgo la 3-a (Britio)
- 1820–1823 Georgo la 4-a (Britio)