Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo
Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rhinomyias brunneatus (Slater, 1897) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brunbrusta ĝangalmuŝkaptulo (Rhinomyias brunneatus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.
Estas birdo kun brunaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj kie rimarkindas flavecaj al helbrunaj brusto kaj flankoj inter la blankaj gorĝo kaj suba brusto, kio estas la plej klara distingilo kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie brunneatus signifas precize “bruneca”. La beko estas pli longa kaj fortika ol ĉe aliaj samgenranoj kaj krome havas flavecan suban makzelon kaj brunecan supran makzelon.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj manglejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj tiele la populacio estas nur de 2,500 al 10,000 individuoj kaj malpliiĝas, dum la teritorio ne etendas pli da 596,000 km2. Ĝi troviĝas ĉefe en sudorienta Ĉinio, kaj nur kiel vintra trapasanto kaj nereproduktulo en Malajzio, Singapuro, kaj Tajlando. Ununuran fojon estis vidata en Brunejo. Eble loĝas ankaŭ en Indonezio kaj orienta Malajzio, en la insuloj de Sumatro kaj Borneo. Ties statuso en la Andamanoj kaj Nikobaroj, Barato, estas necerta. Ĝi reproduktiĝas en densa subkreskaĵaro de arbaroj de bambuo aŭ malalta arbustaro en subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de larĝa folio inter 600 kaj 1,600 m kaj ne uzas porlignajn arbarojn aŭ homaj plantejoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Rhinomyias brunneatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine